Heiligenstadt en Supra Frankonio

komunumo en Bavario, Germanio
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Heiligenstadt en Bavario. Pli norde en Germanio, en la pleja okcidento de Turingio, ankoraŭ ekzistas dua urbo Heiligenstadt, administra sidejo de la distrikto Eichsfeld.
Blazono Mapeto
Germanio
Bazaj informoj
Federacia lando: Bavario
Distriktaro: Supra Frankonio
Distrikto: distrikto Bamberg
Areo: 76,71 km²
Loĝantoj: 3 525 (2013-12-31)
Loĝdenso: 48 / km²
Alto: 350 m super marnivelo
Poŝtkodoj: 91332
Telefona prefikso: 09198
Koordinatoj: 49° 52′ 00″ N 11° 10′ 00″ O / 49.86667 °N, 11.16667 °O / 49.86667; 11.16667 (mapo)Koordinatoj: 49° 52′ 00″ N 11° 10′ 00″ O / 49.86667 °N, 11.16667 °O / 49.86667; 11.16667 (mapo)
Regiona aŭtokodo: BA
Komunuma kodo: 09 4 71 142
Adreso de la
administrejo:
Marktplatz
91332 Heiligenstadt
Retejo: www.markt-heiligenstadt.de

Heiligenstadt en Supra Frankonio - germane (Markt) Heiligenstadt in Oberfranken - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bamberg kaj en la distriktaro Supra Frankonio de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3630 loĝantojn.

La urbaj aretoj ĉirkaŭ la bazo de Schloss Greifenstein.

Por plua turismo la malnova lernejo transformiĝis al hodiaŭa urbodomo, la historia foirejo estis restrukturita, kaj dum Pasko ĝi estas ornamita per paska fontano. Vizitantoj estas speciale multaj dum Pasko kiam multaj venas por vidi la paskan fontanojn de la Frankoniana Svislando.

La Evangelia St.-Veit- und St.-Michaels-Kirche (preĝejo) staras sur kio restas de iama kastelo. Nekutima por evangelia preĝejo estas la kompleksa baroka pentraĵo sur la lignaj galerioj kaj la panelizitaj plafonoj.

Blazono redakti

La blazono de la komunumo montras la ĉefanĝelon Mikaelo kun oraj flugiloj, ruĝa mantelo kaj blua robo, ora kasko kun ruĝa plumo tufo sur la kapo staranta sur arĝenta nubo kaj tenanta bluan flaman glavon en sia dekstra mano kaj verdan olivecan branĉeton en sia maldekstre. La Arkianĝelo Mikaelo estas, kune kun Sankta Vito, la sankta protektanto de la nun evangelia preĝejo Sankta Veito kaj Sankta Mikaelo en Heiligenstadt.

Vilaĝoj redakti

(stato de la unuopaj nombroj de loĝantoj jam fine de 2011)

    Brunn   130 loĝantoj
    Burggrub   167 loĝantoj
    Geisdorf   27 loĝantoj
    Schloss Greifenstein   11 loĝantoj
    Heiligenstadt   1.333 loĝantoj
    Heroldsmühle   9 loĝantoj
    Herzogenreuth   139 loĝantoj
    Hohenpölz   141 loĝantoj
    Kalteneggolsfeld   141 loĝantoj
    Leidingshof   33 loĝantoj
    Lindach   69 loĝantoj
    Neudorf   49 loĝantoj
    Neumühle   24 loĝantoj
    Oberleinleiter   177 loĝantoj
    Oberngrub   172 loĝantoj
    Reckendorf   90 loĝantoj
    Siegritz   190 loĝantoj
    Stücht   76 loĝantoj
    Teuchatz   213 loĝantoj
    Tiefenpölz   138 loĝantoj
    Traindorf   155 loĝantoj
    Veilbronn   72 loĝantoj
    Volkmannsreuth   54 loĝantoj
    Zoggendorf   105 loĝantoj