Heinrich LANG (naskiĝinta la 14-an de novembro 1826 en Balingen-Frommern, mortinta la 13-an de januaro 1876 en Zuriko) estis svisa teologo evangelia-reformita, verkisto kaj konata reprezentanto de liberala kristanismo.

Heinrich Lang
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1826 (1826-11-14)
en Frommern
Morto 13-an de januaro 1876 (1876-01-13) (49-jaraĝa)
en Zuriko
Religio protestantismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioSvislando vd
Alma mater Universitato de Tubingeno vd
Familio
Infanoj Henry Roseman Lang vd
Profesio
Okupo teologo • parson • verkisto vd
Aktiva en Zuriko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Lang, post studoj en Tübingen kaj forpelo el Virtembergo pro malkaŝita monarĥi-malamo, fariĝis en 1871 paroĥestro en Wartau, 1863 en Meilen kaj en 1871 helpanto ĉe Preĝejo Sankta Petro (Zuriko). La en 1859 de li fondita kaj redaktita gazeto »Zeitstimmen für die reformierte Schweiz« enkondukis la sciencajn rezultojn de moderna teologiscienco en la komunumojn. Ĝin anstataŭis ekde 1871 la de Lang kaj Langhans ekde 1872 en Berno eldonita periodaĵo »Reform - Zeitstimmen aus der reformierten Schweiz«.

Ankaŭ en eksterekleziaj rondoj li furoris per la verkoj: »Versuch einer christlichen Dogmatik« (Berlino 1858, dua eldono 1868), »Ein Gang durch die christliche Welt« (Berlino 1859, dua eldono 1870), »Religiöse Charaktere« (Winterthur 1862, dua eldono 1872), »Stunden der Andacht« (Winterthur 1862–65, du volumoj), »Das Leben des Apostels Paulus« (Winterthur 1866), »Martin Luther« (Berlino 1870). Gravegis liaj predikoj spritozaj, kiuj presitis parte jam en 1853 (Sankt-Galo); poste ili aperis serie »Religiöse Reden« (Zuriko 1873–74, du volumoj; tria eldono 1896).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 12. Leipzig 1908, p. 162 (tie ĉi interrete)