Heinrich Vogt (astronomo)

Heinrich Vogt (naskiĝis la 5-an de oktobro 1890 en Gau-Algesheim, mortis la 22-an de januaro 1968 en Hejdelbergo) estis germana astronomo

Heinrich Vogt
Persona informo
NomoHeinrich Vogt
Dato de naskiĝo5-a de oktobro 1890
NaskiĝlokoGau-Algesheim
Dato de morto22-a de januaro 1968
MortolokoHejdelbergo
Aĝo je morto77
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoGermanio
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Li komencis lerni pri astronomio en 1909 kun Max Wolf en la Universitato de Hajdelbergo, tie li malkovris la asteroidon 735 Marghanna la 9-an de decembro 1912.

La unua mondmilito ĉesigis lian lernadon, kiun li kompletigis nur en 1919. Li donis sian inaŭguran lekcion "Entwicklung der Sterne" (evoluo de la steloj) en 1921. En 1926 li estis nomumita asociata profesoro en Hejdelbergo kaj komencis astronomajn observadojn en la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.

En 1929, li estis profesoro en la universitato de Jena kaj direktoro de la Observatorio de la Universitato de Jena de 1929 ĝis 1933.

En 1931, li aniĝis al la nazia partio, kaj fariĝis "Politischer Leiter" (politika gvidisto) kaj delegito de la lokala distrikto de la NSDAP en la Universitato de Hajdelbergo. En 1933 li rekrutiĝi en la Sturmabteilung kun la rango de Obersturmführer.

Li revenis al la Universitato kiel instruisto en 1933, kie li estis postanto de Max Wolf post ties morto en enj 1932. De 1933 ĝis 1945 li estis direktoro de la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuh.

En 1945, li estis eksigita de sia posteno de direktoro de la observatorio, sed gardis sian katedron en la universitato, ĝis sia emeritigo en 1957.

Oni donis lian nomon al la asteroido 1439 Vogtia[1].

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti