Heinrich Johann WELKER (9a de Septembro 1912 en Ingolstadt – 25a de Decembro 1981 en Erlangen) estis germana fizikisto por teoria kaj aplika fiziko kiu inventis la "transistronon", nome transistoro farita ĉe Westinghouse sendepende de la unua sukcesa transistoro farita en la Laboratorioj Bell. Li faris fundamentan laboron en 3aj-5aj komponitaj duonkondukiloj, kaj malfermis vojon al la mikroondaj duonkonduktantaj elementoj kaj al laseraj diodoj.

Heinrich Welker
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1912 (1912-09-09)
en Ingolstadt
Morto 25-an de decembro 1981 (1981-12-25) (69-jaraĝa)
en Erlangen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitato
Okupo
Okupo fizikistoinventisto • universitata instruisto
vdr

Dum la miltaj jaroj, 1940 ĝis 1945, Welker laboris por la Luftfunkforschungs Instituto en Oberpfaffenhofen, Weßling, kontakte (1942 ĝis 1944) kun la fizikkemia instituto de Klaus Clusius en la Universitato de Munkeno. Postmilite, 1947 – 1951, li laboris por la filio de Westinghouse en Parizo, nome Compagnie des Freins et Signaux Westinghouse. El 1951 ĝis 1961, Welker estris la departementon pri solid-stata fiziko de Siemens-Schuckertwerke, en Erlangen, kie li disvolvis laboron pri duonkonduktiloj.

En 1952 Heinrich Welker kultivis sintezajn kristalojn de india antimonido (InSb).