Heinrich von Dissen

germana kartuziana teologo kaj verkisto

Heinrich von Dissen - naskiĝis la 18-an de oktobro 1415 en Osnabrück (Osnabruko), Vestfalio; mortis la 26-an de novembro 1484 en Kolonjo - estis germana kartuziana teologo kaj verkisto. Lia familio devenis el la urbeto Dissen am Teutoburger Wald proksime de Osnabrück - pro tio lia familia nomo.

Vivo redakti

Post studado de filozofio kaj teologio en la Universitato de Kolonjo gvide de Heinrich von Gorkum, konata klerulo de tiu tempo kaj vic-kanceliero de la universitato, li fariĝis monaĥo en la kartuziana monaĥejo de la sama loko, kaj prenis sian solenan ĵuron la 14-an de januaro 1437. Li restis en la monaĥejo sian tutan vivon, kiu estis tre laborema, ĉar li studis kaj legadis multe, kopiis multajn librojn por la biblioteko de la monaĥejo, kaj mem verke kompilis multajn verkojn. Li nomumiĝis subprioro la 23-an de marto 1457, kaj daŭre plenumis tiu postenon ĝis sia morto.

Verkoj redakti

Liaj literaturaj produktaĵoj, preskaŭ ĉiuj en la latina, inkluzivas komentojn pri la Psalmoj, pri la Apokalipso, pri la evangeliaj legaĵoj de dimanĉoj kaj festoj, pri la Kredo de Sankta Atanazio, kaj pri la Patro Nia. Aldoniĝas granda nombro de predikoj kaj mesaj komentoj (teologie "homilioj") pri sanktaj skribaĵoj, traktaĵoj kaj adoraj komentoj, kiel "De Sacerdotii dignitate", "De multiplici bonorum verecundia", "Quo pacto hæreticorum fraudes deprehendi queant", "Expositio en totum Missale", "Expositio Antiphonarii" , "Consolationes en Cantica Canticorum", "de XIII mansionibus" ktp.

En la germana lingvo, li verkis interalie klarigon pri la Patro Nia, kaj laŭ peto de kolonjaj monaĥinoj genealogion de Kristo. El la latina li klare kaj elokvente tradukis bibliajn tekstojn, denove por kolonjaj monaĥinoj, kaj senkulpigis sian iom malsaman dialekton: „want ich geyn Colner byn geboren, mer van Osenbrugge“ ("ĉar mi ne naskiĝis Kolonjano, sed estas de Osnabruko"). Liaj verkaĵoj manuskripte kopiiĝis, sed post invento de la presarto apenaŭ prese multobliĝis.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti