Heinz Max BLEICHER (naskiĝis la 8-an de februaro 1923, mortis la 9-an de marto 2005) estis germana eldonisto. En 1968 li kaj lia filino fondis en Gerlingen la eldonejon "Bleicher-Verlag".

Li esperantistiĝis en 1975, kiam Richard Schulz prezentis al li sian manuskripton de la libro Mein geliebtes Esperanto.

Li riĉigis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la Esperanto-kulturon per eldono de pluraj gravaj verkoj. Inter ili elstaras (krom Mein geliebtes Esperanto) la esperanta kaj germana eldonoj de La Danĝera Lingvo de Ulrich Lins, Germana Antologio, Elektitaj Satiroj de Efraim Kiŝon kaj La perdita honoro de iu Katarino Blum de Heinrich Böll.

Bleicher estis honorita per la germana Federacia Meritkruco unuaklasa kaj la merit-medalo de Baden-Virtembergo. En januaro 1994 li ricevis la medalon "Otto Hirsch" pro sia laboro por la pacigo inter judoj kaj kristanoj. Li estis fonda membro en la Asocio pri Kristana-Juda Kunlaboro kaj de 1979 al 1993 ties prezidanto. En 1991 Germana Esperanto-Asocio agnoskis liajn atingojn per meritmedalo de GEA.