Efraim Kiŝon
Efraim KIŜON (Ephraim Kishon) (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1924 en Budapeŝto, Hungario, mortis la 29-an de januaro 2005 en Appenzell Innerrhoden, Svislando) estis konata humura aŭtoro de la nuna epoko. Liaj libroj kaj teatraĵoj estas tradukitaj en 37 diversajn lingvojn, ankaŭ en Esperanton.
Kiŝon naskiĝis kiel HOFFMANN Ferenc (Ferenc = Francisko) kaj post la Dua mondmilito ŝanĝis sian familian nomon, kiu sonas germane, al la hungareca KISHONT (=Gömör kaj Kis-Hont) [kiŝhont]. Laŭ anekdoto, kiun li publikigis, tiu nomo estis hebreigita de la israelaj aŭtoritatoj ĉe lia enmigrado en Israelo en 1949.
Verkado
redaktiLiaj libroj aperis tutmonde en ĉirkaŭ 43 milionoj da ekzempleroj, el kiuj 33 milionoj en la germana lingvo. La germanaj tradukoj estis faritaj de Friedrich Torberg.
Li estis unu el la malmultaj hodiaŭaj aŭtoroj, kies verkoj tradukiĝis en Esperanton. Liaj spritaj Elektitaj Satiroj (tradukitaj en Esperanton de Gerhard Ziegler) estis ĝuataj de multaj kaj restas ĉiam aktualaj kaj frandindaj.
En Esperanto aperis
redakti- Elektitaj Satiroj, tradukitaj en Esperanton de Gerhard Ziegler