Hejma bicikladospiningo estas pedalado sur ergometro, senrada biciklo, kiun oni povas havi hejme en sia ĉambro aŭ en sportejo, kie oni povas sporti kun amikoj. Kutime la pedaladon akompanas muziko.

Hejma biciklado
speco de sporto
endurance sport
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

La celo ne estas mezuri la povunon de la korpa laboro, sed per amuzo trejni sian korpon, redukti sian pezon, plibonigi sian moviĝemon kaj samtempe pasigi agrablan tempon kun amikoj.

La hejma biciklado estiĝis en la 1980-aj jaroj, kiam biciklistoj komencis trejni ankaŭ vintre en siaj hejmoj.

La pedalantoj elektas por si muzikon kaj ŝarĝon laŭ siaj kapabloj. La ekzercado ne ŝarĝas la artikojn, sed bone trejnas la muskolojn.

La bicikladon oni povas praktiki sidante sur la selo aŭ starante sur pedaloj. La ergometro povas imiti ebenaĵon, deklivon, eĉ saltojn.

Vidu ankaŭ redakti