La Helbeka arasario (Pteroglossus erythropygius) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La specifa nomo P.erythropygius signifas “kun ruĝa pugo”, sed tio ja estas tro komuna karaktero ene de arasarioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Helbeka arasario
Helbeka arasario
Helbeka arasario

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Pteroglossus
Specio: P. erythropygius'
Pteroglossus erythropygius
(Gould, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specio troviĝas en Ekvadoro kaj Peruo, do oni povas konsideri ĝin kiel endemismo.

Kiel aliaj arasrioj tiu ĉi specio havas nigrajn kapon, mentonon, dorson kaj flugilojn (escepte ruĝan suban dorson aŭ pugon kaj malantaŭokulan haŭtaĵon). La subaj partoj estas flavecaj kun ruĝaj nuancoj kaj ĉefe du nigrajn partojn, nome submentona punktomakulo kaj pli longa bendo inter brusto kaj ventro: en ambaŭ partoj pliiĝas la ruĝaj nuancoj. La beko estas flava, kun pli ruĝeca bazo, krom la kutima flava bazobordo. Inter ambaŭ makzeloj estas nigra laŭlonga strio.

Referencoj redakti