Arasarioj

(Alidirektita el Pteroglossus)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Arasarioj
Helbeka arasario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Pteroglossus
Illiger, 1811
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La arasarioj (foje arakarioj) estas mezgrandaj tukanoj de la genro Pteroglossus. Ili estas, kiel aliaj tukanoj, tre briplumaj kaj havas enormajn kolorajn bekojn.

Ĉiu specio estas ĉefe fruktomanĝanta, sed ili manĝas ankaŭ insektojn kaj aliajn etajn predojn. Ili estas arboremaj kaj nestumas en arbotruoj, kie la ino demetas 2 al 4 blankajn ovojn. Ili estas loĝantaj reproduktuloj kaj ne migras.

La arasarioj estas nekutimaj inter tukanoj pro tio, ke ili ripozas socie tra la tuta jaro, laŭ grupoj de ĝis ses plankreskuloj kaj zorgas la idaron kune dormante en la sama arbotruo kun la vostoj super la dorsoj.

La iskonocera aŭ porbirda Laŭso Austrophilopterus cancellosus oni supozas, ke parazitas ĉiun specion de Pteroglossus. Ties ekzisto estis konfirmita en ĉiu specio escepte la Verda arasario, Pteroglossus viridis.(Price & Weckstein 2005)

Unu specio, la distinga Safrantukano, estis iam lokita en la unutipa genro Baillonius, sed Kimura et al. (2004) pruvis, ke ĝi apartenas al la genro Pteroglossus[1].

SpecilistoRedakti

ReferencojRedakti

  1. South American Classification Committee. Merge Baillonius into Pteroglossus. Alirita 2007-09-16. Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligilojRedakti