La Verda arasario, Pteroglossus viridis, estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La specifa nomo signifas verda, kaj ja tiu estas la ĉefa eco kiu diferencigas la specion de aliaj arasarioj, nome la ĝenerala verdeca nuanco de la subaj partoj anstataŭ nur flava kaj pli forta verda nuanco en la malhelaj supraj partoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Verda arasario
masklo (nigra kapo) live, ino (malhelbruna kapo) malantaŭe centre.
masklo (nigra kapo) live, ino (malhelbruna kapo) malantaŭe centre.

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Pteroglossus
Specio: P. viridis'
Pteroglossus viridis
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Habitato redakti

 
Bredita verda arasario

La specio troviĝas en la arbaroj de malaltaj teroj de nordorienta Sudameriko-(Gujanoj, ktp.), en nordorienta Amazonio, la Gujanoj kaj oriento de la baseno de la rivero Orinoko en Venezuelo. La habitato estas la foliaro de la tropikaj arbaroj, sed ankaŭ sablaj bordoj kaj eĉ savanoj.

Aspekto redakti

Temas pri birdo 34 cm longa el bekopinto al vostopinto kaj pezas 121-145 gr, tio estas la plej malgranda inter la birdoj de la genro Pteroglossus el kiuj estas pli rilata kun la Skribarasario.[1] La kapo kaj kolo estas nigraj ĉe maskloj kaj brunecaj ĉe inoj. La dorso, flugiloj kaj vostoj estas malhelverdaj, la pugo ruĝa kiel ĉe aliaj arasarioj. Komune kun la Skribarasario kaj malkiel plej parto de la aliaj arasarioj, tiu ĉi ne posedas ruĝan strion surventre kaj la subaj partoj estas tute flavaj. La bazo de la beko estas ruĝa, la supra makzelo estas flavoranĝa pinte kaj supre kaj bruneca baze kaj malsupre, dum la malsupra makxzelo estas nigra. La ĉirkaŭokula nuda haŭtaĵo estas blua kun ruĝa malantaŭa punktomakulo.

Kutimoj redakti

Ties dieto konsistas ĉefe el frukto, inkludante la fruktojn de la arboj Cecropia kaj la palmo Oenocarpus bacaba.[2] Krom fruktoj kaj beroj ili povas manĝi ankaŭ ovojn de aliaj specioj, nektaron, florojn kaj insektojn kaj ili trinkas akvon el la floroj kaj el la arbofendoj. Temas pri birdomigradone migranta specio sed se mankas manĝo povas moviĝi al terkultivejoj kaj ĝardenoj kie estas pli d amanĝoidsponeblo.

Reproduktado okazas el februaro al junio. La nesto estas truokavaĵo, kie la ino demetas 2-4 blankajn ovojn.[2] La kovado daŭras ĉirkaŭ 16 tagojn kaj estas farita ĉefe de la ino, dum la masklo kovas nur kiam tiu manĝas. En kaptiveco ili povas fari ĝis 4 ovodemetadojn. La junuloj estas kutime kapablaj ekflugi post ĉirkaŭ 5 semajnoj. Poste la gepatroj plumanĝigas ilin dum ĉirkaŭ du monatoj kaj oste la junuloj restas familie dum ĉirkaŭ duonjaro.

Dormas havante la bekon surdorse kaj la vosto sur ĉio por okupi malpli da spaco, ĉar kiel aliaj arasarioj dormas grupe en unusola nesto, sed malkiel aliaj arasarioj ankaŭ for de la reprodukta sezono.

En kaptiveco ĝi estas la plej ofte bredata arasario kaj membro de la familio de tukanoj kaj ĝi estas la plej populara maskoto. Ili postulas grandan kaĝo pro ties aktiveco, kaj altan fruktodieton. La kaĝo postulas ankaŭ ludilojn por eviti tedon. Kiam tiuj postuloj estas plenumitaj la estonta posedanto estos konsiderata de la birdo kiel akceptata akompananto dum multaj jaroj. [2]

Ili vivas ĝis 10 jarojn.

Referencoj redakti

  1. Steven L. Hilty. Birds of Venezuela (Princeton Paperbacks). Princeton, N.J: Princeton University Press, p. 460. ISBN 0-691-09250-8.
  2. 2,0 2,1 2,2 Lester L. Short and Jennifer F. M. Horne; colour plates and line drawings by Albert Earl Gilbert. (2001) Toucans, barbets and honeyguides: Ramphastidae, Capitonidae and Indicatoridae. Oxford [Oxfordshire]: Oxford University Press, p. 370–372. ISBN 0-19-854666-1.

Eksteraj ligiloj redakti