La Krispa arasario (Pteroglossus beauharnaesii), konata ankaŭ kiel Krispokresta arasario, estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La specifa nomo rememoras samnoman naturaliston. Pri ties relative longa vosto kaj krispa mallonga kresto (videbla nur deproksime), la specio estis iam lokita en propra unutipa genro Beauharnaisius.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krispa arasario
Krispa arasario
Krispa arasario

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Pteroglossus
Specio: P. beauharnaesii'
Pteroglossus beauharnaesii
(Wagler, 1832)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Beauharnaisius beauharnaesii

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Kiel dirite, la kresteca krono (pli ol vera kresto) ege diferencigas la specion de la aliaj arasarioj; temas pri krispaj blankaj pintoj de buklaj plumetoj en nigreca (kun malhelblua aŭ malhelverdeca ĝenerala nuanco) krono. Tamen aliaj karakteroj estas propraj de arasarioj, krom la granda beko, tiu ĉi specio montras malhelruĝan malantaŭan kolmakulon, kiel la Ruĝkola arasario, Pteroglossus bitorquatus, ĉirkaŭokulan bluan nudan haŭtaĵon, kiel la Dustria arasario, P. pluricinctus, nigrajn dorson, flugilojn kaj supran voston kaj ruĝan pugon kiel plej parto de arasarioj. Kaj same flavajn subajn partojn kun iom da ruĝaj nuancoj, ĉefe horizontala strio inter brusto kaj ventro, pli larĝa ambauflanke. Alia specifa marko estas la blankecaj gorĝo kaj vizaĝo (sub la okula makulo kaj la krono), karaktera pro nigreca punktado.

La beko (ne tiom longa kiom ĉe aliaj arasarioj) montras buntan bildon, ĉar havas oranĝecajn pintojn en ambaŭ makzeloj; krome en la supra makzelo supran bordon ĉu ankaŭ oranĝecan ĉu violecan, krom violan bazon sube dum la centron okupas larĝa helblua strio (malkutima koloro en bekoj de arasarioj). La suba makzelo estas ĝenerale blanka escepte la kolora pinto. La suba vosto kaj supraj kruroj estas grizverdecaj. La vosto estas pli longa ol ĉe aliaj arasarioj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed inoj estas iom pli palvizaĝaj kaj mallongbekaj.

La voĉo estas tre malsimila al tiuj de aliaj arasarioj, kvazaŭ rankvakado.

Habitato kaj kutimaro redakti

Ĝi troviĝas en Amazona Peruo, Bolivio kaj Brazilo sude de la Amazono. Ties natura habitato estas tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj ĝis 600 m de altitudo. Ĝi estas ĉefe fruktomanĝanta, sed ĝi manĝas ankaŭ ovojn kaj birdidojn kiel de Flavpuga kaciko (Cacicus cela).

La nesto kutime estas jam uzita nesto, ekzemple de pego, sed malkiel aliaj arasarioj tiu ĉi specio ne lasas restaĵojn enneste, kaj la ovoj estas demetitaj rekte surgrunde. La flugo estas lerta. Dormas havante la bekon surdorse kaj la vosto sur ĉio por okupi malpli da spaco.

Teritorio redakti

La Krispa arasario troviĝas en la sudokcidenta parto de la Amazona baseno, estante la Amazona Rivero ties norda limo. Ĉe la Amazono, ties teritorio etendiĝas orienten ĉe la Rivero Madeira, dum la suda duono de la teritorio etendiĝas orineten al la Rivero Xingu. La specio estas rara aŭ nekomuna, sed regule vidata en kelkaj lokoj, inkludante la rezervejon Tambopata-Candamo en Peruo, la Nacian Parkon Noel Kempff Mercado en Bolivio, kaj la Ŝtatan Parkon Cristalino ĉe Alta Floresta en Brazilo. Pro ties tiom ampleksa teritorio, ĝi estas konsiderata kiel malpli zorgiga de BirdLife International kaj sekve en la IUCN.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti