La Rivero Madeira (ligno) aŭ Madejra-Rivero estas granda rivero de Sudameriko, ĉefe en Brazilo, proksimume 3,250 km longa[1] La Madeira estas la plej granda alfluanto de la Amazono kaj la kvina en la tuta mondo laŭ la akvokvanto (Vidu ĉe Listo de riveroj laŭ akvoŝarĝo). Mapo el Emanuel Bowen de 1747, posedata de la Historia Mapkolekto David Rumsey, aludas al tiu rivero Madeira per antaŭkolonia, indiĝena nomo Cuyari (Kujari):[2]

Rivero Madeira
La rivero Madeira ĉe Porto Velho.
La rivero Madeira ĉe Porto Velho.
La rivero Madeira ĉe Porto Velho.
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 450 km
Akvokolekta areo 1 420 000 km²
Averaĝa trafluo 31 200 m³/s
Fluo
Enfluejo Amazono
Geografio
Landoj Brazilo
Regionoj Pando
Map
vdr
Mapo de la baseno de la rivero Madeira.
Mapo de la Amazona Baseno kun la rivero Madeira rozkolorigita.

"The River of Cuyari, called by the Portuguese Madeira or the Wood River, is formed by two great rivers, which join near its mouth. It was by this River, that the Nation of Topinambes passed into the River Amazon." (La Rivero Cuyari, nomata de la portugaloj Madeira aŭ Lignorivero, estas formata de du grandaj riveroj, kiuj kuniĝas ĉe sia enfluo. Per tiu rivero la nacio de la Topinamboj pasis al la Rivero Amazono.)

Klimato redakti

La ĉefaj interjaraj precipitaĵoj de la grandaj basenoj varias inter 750 kaj 3000 mm, kaj la tuta supra baseno de Madeira ricevas 1705 mm. La plej grandaj pintoj de pluvofalo estas inter 490 kaj 7000 mm. Dekomence Madeira de si mem estas jam unu el la plej grandaj riveroj de la mondo, kun ĉefa interĵara flukvanto de 18000 m³, proksimume duono de la elfluo de la rivero Kongo. La ĉefa interjara kontribuo de la Boliviaj Andoj estas 4170 m³, kio reprezentas 25% el la elfluo de la tuta supra baseno de Madeira. Je la plua fluo al Amazono, la ĉefa elfluo de Madeira pliiĝas ĝis 31200 m³.

Fluejo redakti

Inter Guajará-Mirim kaj la rapidejoj de Teotônio, la Madeira ricevas la akvokvanton de la nordorientaj deklivoj de la Andoj el Santa Cruz de la Sierra al la regiono de Kusko, la tuton de la sudokcidenta deklivaro de la Brazila Mato Grosso kaj la norda deklivaro de la montaro de Ĉikitanio. Totale la akvokolekta areo estas de 850,000 km2,[3] preskaŭ samgranda areo de Francio kaj Hispanio kombine. La akvo fluas al Madeira el multaj grandaj riveroj, la ĉefaj el kiuj, (oriente okcidenten), estas GuaporéItenez, Baures kaj Blanko, ItonamaSan Miguel, Mamoré, Beni, kaj MajutatoDipatrin-Rivero, ĉiuj el kiuj estas plifortigitaj de nombraj duarangaj sed akvokvantegaj alfluantoj. La klimato de la supra akvokolekta areo varias el humida en la okcidenta bordo ĉe la origino de la ĉefaj riveroj laŭ volumo (Rivero Madre de Dios, Rivero Beni) al duonarida en plej suda parto kun la andaj akvokolektejoj de la ĉefa branĉo laŭ longo (Rivero Caine, Rivero Rocha, Rivero Granda, Mamoré).

Ĉiuj supraj branĉoj de la rivero Madeira trovas sian vojon al falrapidejoj tra la malfermaj, preskaŭ ebenaĵoj de Mojos kaj Beniio, 90,000 km², kiuj estas ĉiujare inondataj je averaĝa profundeco de ĉirkaŭ 0'91 m dum periodo el 3 al 4 monatoj.

La akvofaloj (rapidejoj) de Teotônio kaj tiuj de San Antonio estas pli grandaj ol tiuj de la plej famaj Bojoma en Afriko laŭ volumo kaj totala akvofluo. El tiuj akvofaloj la rivero Madeira fluas norden formante la limon inter Bolivio kaj Brazilo dum proksimume 100 km. Ĉe la kunfluo kun la rivero Abuna, la rivero Madeira meandras nordorienten tra la brazilaj subŝtatoj Rondonio kaj Amazono al kunfluo kun Amazono. Ĉe sia alfluo oni formas Tupinambarana nome etenda marĉa regiono fare de la alfluantoj.

Ekologio redakti

Oni konas subspecion de Botoo (Amazona riverdelfino) kiu loĝas en la riversistemo de la Madeira.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. "Madeira (river)". Talktalk.co.uk (encyclopedia). Alirita May 2011.
  2. http://www.davidrumsey.com/detail?id=1-1-2602-280018&name=Peru++Amazones
  3. [1] Arkivigite je 2009-10-10 per la retarkivo Wayback Machine Water and Salt Balances of the Bolivian Amazon, UNESCO