La Ruĝkola arasarioDukoluma arasario (Pteroglossus bitorquatus) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkola arasario
Ruĝkola arasario
Ruĝkola arasario

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Pteroglossus
Specio: P. bitorquatus'
Pteroglossus bitorquatus
(Vigors, 1826)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La specio ricevas tiun nomon pro la larĝa ruĝa bendo kiu markas fakte ne la kolon sed la bruston. La ventro estas flava kaj kelkaj montras ankaŭ mallarĝan flavan supran bendon inter la brusto kaj la nigra kapo. Ankaŭ estas duobla kolumo tie ĉar inter la nigra kapo kaj la nigra dorso estas sufiĉe granda ruĝa nuka areo. La beko (granda kiel ĉe ĉiu tukano) montras helan supran makzelon kaj nigrecan malsupran makzelon.

Distribuo redakti

Ĝi troviĝas en Bolivio kaj Brazilo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj arbaroj. La Ruĝkola arasario troviĝas en la sudorienta Amazona baseno kaj orienten al la atlantika marbordo de insulo Marajó kaj la ŝtato de Maranjo, Brazilo. La teritorio iras suden de la Amazono nur norde kaj sudoriente de la Rivero Madeira okcidente.

Listo de subspecoj redakti

  • Pteroglossus bitorquatus bitorquatus Vigors, 1826
  • Pteroglossus bitorquatus reichenowi E. Snethlage, 1907
  • Pteroglossus bitorquatus sturmii Natterer, 1842

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti