Safrantukano

Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Safrantukano
Safrantukano
Safrantukano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Pteroglossus
Specio: P. bailloni'
Pteroglossus bailloni
(Vieillot, 1819)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Pteroglossus bailloni map.svg
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La SafrantukanoSafranarasario (Pteroglossus bailloni) estas mezgranda kaj singulare kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko. Ĝi estis iam lokita en la unutipa genro Baillonius, sed Kimura kaj aliaj (2004) pruvis, ke la Safranarasario apartenas al la genro Pteroglossus.[1] La specio troviĝas en Atlantika Arbaro en malproksima nordorienta Argentino, ĉefe en sudorienta Brazilo kaj mal pli en orienta Paragvajo.

Ĝi estas relative longvosta tukano kun totala longo de 35–40 cm. Kiel estas sugestita de la komuna nomo, ĝi estas, unike inter tukanoj, ĉefe safranflava en kapo, kolo, brusto kaj ventro. La dorso kaj vosto estas pli malhelaj, pli olivkoloraj. La pugo, okula nuda haŭtaĵo kaj makuloj en la baza duono de la beko (la alia duono estas bruneca -pli baze- al verdeca -pli pinte-) estas ruĝaj kaj rimakinde tre kontrastaj kun la flava koloro. La iriso estas palflava kaj ankaŭ kontrastas kun la ruĝaj ĉirkaŭaj partoj.

La specifa nomo science honorigas na Louis Antoine François Baillon.[2]

La specio estas minacata de perdo de habitato ĉefe pro senarbarigo, sed ankaŭ pro kontraŭleĝa vivoĉasado kaj nune konsiderata Preskaŭ minacata de BirdLife International.[3] Ĝi loĝas en kelkaj protektitaj areoj, kiel la Nacia Parko Itatiaia kaj la Ŝtata Parko Intervales; ambaŭ en sudorienta Brazilo.

ReferencojRedakti

  1. South American Classification Committee. Merge Baillonius into Pteroglossus. Alirita 2007-09-07. Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Collection ornithologique musée George-Sand de La Châtre. Cahiers Naturalistes de l'Indre. Alirita 2007-08-12. Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
  3. BirdLife International 2004. Pteroglossus bailloni. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 27a Julio 2007.

Eksteraj ligilojRedakti