Helena Kagan

israela kuracistino

Helena Kagan (hebree הלנה כגן; naskiĝis la 25-an de septembro 1889 en Taŝkento, Uzbekio, mortis la 22-an de aŭgusto 1978 en Jerusalemo) estis kuracistino kaj israela pioniro en pediatrio, aktiva en Jerusalemo. Ŝi respondecis pri la ekspansio de sanservo en Israelo. Laborante sub la aŭspicioj de la organizaĵo de usonaj cionismaj virinoj Hadassah, ŝi donis kuracadon al generacioj de lokaj infanoj sendepende de la religia aparteno de iliaj gepatroj.

Helena Kagan
ŝia domo en la "strato de profetoj" de Jerusalemo
ŝia domo en la "strato de profetoj" de Jerusalemo
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1889 (1889-09-25)
en Taŝkento
Morto 24-an de septembro 1978 (1978-09-24) (88-jaraĝa)
en Jerusalemo
Tombo Har HaMenuchot
Ŝtataneco Rusia ImperioIsraelo
Okupo
Okupo kuracisto • aktivulo
vdr

Biografio redakti

Helena Kagan naskiĝis en Taŝkento, Uzbekio, al Moŝe kaj Miriam Kagan, juda paro el Rigo. Ili ankaŭ havis filon nomitan Noaĥ. Kiam ŝia patro, inĝeniero, rifuzis konvertiĝi al kristanismo, li perdis sian laboron. Tamen, ŝiaj gepatroj sukcesis pagi la lernejan instruadon por Helena kaj ŝia pli aĝa frato, kaj ili diplomiĝis en 1905.

Kagan studis pianon ĉe la Konservatorio de Berno kaj medicinon ĉe la Universitato de Berno, diplomiĝante en 1910, kaj specialiĝante en Berno kiel infankuracisto.

En 1936, ŝi edziniĝis al Emil Hauser, violonisto, kiu estis membro de la Budapeŝta Kordinstrumenta Kvarteto kaj fondis la Palestinan Konservatorion en Jerusalemo. Helena Kagan mortis seninfana la 22-an de aŭgusto 1978.