Helfenburk u Bavorova
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Helfenburk |
Helfenburk estas burgruino en Ĉeĥio. Ĝi situas en Sudbohemia regiono, distrikto Strakonice, en katastra teritorio de municipo Krajníčko, 6 km okcidente km de Bavorov, sur roka deklivo en alto 680 m.s.m. kun panoramo al la vasta ĉirkaŭaĵo.
Helfenburk | |
burgo | |
Burga kerno
| |
Oficiala nomo: Helfenburk | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Strakonice |
Municipo | Krajníčko |
Historia regiono | Ĉeĥa reĝlando |
Situo | Helfenburk |
- alteco | 683 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 08′ 09″ N 14° 00′ 24″ O / 49.13583 °N, 14.00667 °O (mapo) |
Stilo | Gotika arkitekturo |
Materialo | Ŝtono |
Fondita | 1357-1364 |
- alikonstruo | lasta kvarono de la 13-a jarcento |
- pereo | post 1589 |
Familio | Rožmberkidoj |
Konstruintoj | Jošt, Petr, Oldřich I. z Rožmberka, Jan |
Plej facila aliro | el Krajníčko |
Proprumanto | urbo Bavorov |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Helfenburg (Bavorov) | |
Retpaĝo: www | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Ampleksa, bone konservita ruino de mezepoka gotika burgo, fondita en 1355 de la plej potenca sudbohemia nobela familio Rožmberk, surbaze de la ordono de la tiama imperiestro Karolo la 4-a. En la periodo de malfrua gotiko ĝi estis rekonstruita je fortikaĵo. Dominanto de la tuta sudorienta regiono Šumava, romantiketosa loko kaj ŝatata celo por piedekskursoj.
Vidindaĵoj kaj praktikaj informoj redakti
- El la origina burgo, neloĝata jam ekde la 16-a jarcento, konserviĝis ampleksa muregaro kun fosaĵoj kaj kanonbastionoj, enirpordegoj kun ligna ponto, restaĵoj de trietaĝa palaco kaj cilindra turo adaptita kiel belvida turo.
- Krome viziteblas malgranda burga bestoĝardeno (kaprinoj, ŝafoj, ĉevaloj).
- La arealo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro (krom lundoj).
- En turisma sezono krome okazas en ĝi diversaj kulturaj aranĝoj (historia festeno, koncertoj, porinfanaj aranĝoj).
Vido de oriento al la kerno de burgo kaj bergrifto, fotita en 1988 | Vido de oriento al la kerno de burgo kaj bergrifto, fotita en 2015 | Vido el nordo al la bergrifto kaj la dua pordego de burgo |
Eksteraj ligiloj redakti
- Ampleksa fotogalerio[rompita ligilo]
- Eta filmo