Henri Félix Emmanuel Philippoteaux

Henri Félix Emmanuel PHILIPPOTEAUX (1815–1884) estis franca artisto. Li naskiĝis en Parizo, Francio, studis arton ĉe la studio de Leon Cogniet,[1] kaj unuafoje ekspoziciis sian verkon en la Pentrosalono de Parizo de 1833.[1]

Henri Félix Emmanuel Philippoteaux
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aprilo 1815 (1815-04-03)
en Parizo
Morto 8-an de novembro 1884 (1884-11-08) (69-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj
Familio
Infano Paul Philippoteaux
Okupo
Okupo pentristo • ilustristo
Verkoj Les Gentilshommes du Duc d'Orléans
Napoleon at the Battle of Rivoli (January 14, 1797)
vdr

Unu el liaj plej bone konataj verkoj estis priskribo de la Sieĝo de Parizo dum la Francia-Prusia Milito,[2][3] pentrita en la formo de cikloramo, nome tipo de granda panorama pentraĵo sur la interno de cilindra platformo desegnita por havigo de rigardejo stare en la mezo de cilindro kun vido de 360° de la pentraĵo. Vidantoj ĉirkaŭitaj de la panorama bildo supozeble sentu kvazaŭ ili estus stare en la mezo de historia evento aŭ fama loko.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 "Death of a French Painter" (PDF). The New York Times. 10a de Novembro, 1884. [1]
  2. The Panorama of a battle. The picture of the Siege of Paris (PDF). The New York Times (17a de Septembro 1882). Alirita 2009-05-18.
  3. Panorama of the Siege of Paris (de Philippoteaux) ekspoziciita en Los Angeles. Arkivita el la originalo je 2009-06-18. Alirita 2017-07-16.