Henry CONDELL (laŭ bapto, 5a de Septembro 1576 – Decembro 1627) estis aktoro de la teatra kompanio King's Men por kiu verkis William Shakespeare. Li publikigis en 1623, kun John Heminges, la postmortan kompilaĵon de la teatraĵoj de Shakespeare konatan kiel First Folio.

Henry Condell
Persona informo
Naskiĝo
en Norfolk
Morto 29-an de decembro 1627 (1627-12-29)
en Fulham
Tombo St Mary Aldermanbury vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Profesio
Okupo teatra aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Estas duboj pri lia biografio. Certe ĉirkaŭ 1590 li jam estis aktoro en Londono kaj loĝis en la sama kvartalo kiel John Heminges. Ŝajne li prosperis kaj aĉetis ekzemple kampardomon en Fulham, Middlesex, bienon en Snowshill, Gloucestershire, kaj partojn de teatrejoj.

Li aktoris en Every Man in His Humour (1598) kaj Every Man Out of His Humour (1599) de Ben Jonson, Condell famis per aktorado en kvar pliaj teatraĵoj de Jonson: nome Sejanus (1603), Volpone (1605), The Alchemist (1610), kaj Catiline (1611). Li estis la origina kardinalo en la teatraĵo de John Webster nome The Duchess of Malfi (ĉ. 1613). Kaj li aperis en la listoj de ok el la teatraĵoj de la dua "folio" de Beaumont kaj Fletcher de 1679, nome la jenaj: Bonduca, The Captain, The Humorous Lieutenant, The Knight of Malta, The Loyal Subject, The Mad Lover, The Queen of Corinth kaj Valentinian.