Herbert C. Robinson

Herbert Christopher ROBINSON (4a de Novembro 1874 – Junio 1929) estis brita zoologo kaj ornitologo. Li estas fama pro la planado kaj iniciato de la grava ornitologia referenco The Birds of the Malay Peninsula.

Herbert C. Robinson
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1874 (1874-11-04)
en Liverpool
Morto 30-an de majo 1929 (1929-05-30) (54-jaraĝa)
en Oksfordo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Marlborough College vd
Profesio
Okupo zoologo • ornitologo • natursciencisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li laboris en la Liverpula Muzeo kun Henry Ogg Forbes antaŭ veturi al la Malaja Duoninsulo kie li poste akceptis Direktorecon de Muzeoj. Li sidejis en Selangor el 1903 ĝis 1926, kaj retiriĝis el la civila servo en 1926 kaj ekpreparis kompletan ilustritan priskribon de la birdoj de la Malaja Duoninsulo. El tiu verko li produktis la unuajn du volumojn kaj multon de la manuskripto de tria antaŭ sia morto frue en Junio 1929.[1] Lia verko estis finfine kompletita en kvin volumoj fare de aliuloj.

Notoj redakti

  1. Chisholm AH (1929). "Obituary" (PDF). Emu. 29: 158. doi:10.1071/mu929158b.