Auswil
Auswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 650 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Auswil | |
---|---|
Blazono de Auswil | |
Vilaĝeniro de Auswil | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Supra Argovio |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Aarwangen |
Geografia situo | CH1903: 629943 / 220800 (mapo)47.13757.8333333333333Koordinatoj: 47° 8′ N, 7° 50′ O; CH1903: 629943 / 220800 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 650 |
Areo | 4,65 km² |
Alteco | 459 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4944 |
Komunumkodo | 0322 |
Mapo de Auswil | |
Geografio
redaktiAuswil situas en la Svisa Mezlando proksimume 10 kilometrojn sude de la urbo Langenthal. La komunumo Auswil konsistas el la vilaĝoj Oberauswil, Unterauswil, Hermandingen, Aerbolligen kaj Rohrbachberg. En sudo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la bordo de la rivero Langete.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,65 km², de kiuj 11,4% estas kovritaj de arbaro, 82,6% servas por agrikulturo kaj 4,95% por setlado. [1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Auswil limas en nordo al Madiswil, en oriento al Gondiswil, en sudo al Huttwil, kaj en okcidento al Rohrbach. Auswil ne disponas pri konekto al la publika transportreto.
Trafiko
redaktiAuswil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flanka vojo de Rohrbach. Auswil ne disponas pri konekto al la publika transportreto. La stacidomo de Rohrbach ĉe la fervojlinio Langenthal al Huttwil tamen troviĝas en distanco de nur 1 km de la komunumocentro de Auswil.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Auswil datiĝas el la jaro 855 kiel Ouvistwilare. La mezepoka Burgo Rohrbachberg, kiu estis en la 12-a jarcento posedaĵo de kiburgaj vasaloj, en la jaroj 1318 kaj 1323 estis detruita de bernanoj. Ĝis en la 19-a jarcento, kiam la komunumo sendependiĝis Auswil apartenis al la komunumo Rohrbach, al kies paroĥo ĝi eklezie ankoraŭ apartenas. Kiel Rohrbach Auswil apartenis dum mezepoko al la Monaĥejo Sankt-Galo. En la jaro 1504 ĝi kun Rohrbach estis vendita al la urbo Berno.[2]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Auswil – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Gastejo Rössli en Auswil
-
Komunuma domo
-
Grejnejo apud gastejo Rössli Auswil
-
La vilaĝeto Hermandingen
-
Vilaĝeniro de Aerbollingen
-
Historia Grejnejo en Aerbollingen
-
Aerbollingen