Hermann-Josef Weidinger

Monsinjoro Patro Hermann-Josef WEIDINGER OPraem (naskiĝinta kiel Heinrich Anton Weidinger la 16-an de januaro 1918 en Riegersburg, mortinta la 21-an de marto 2004 en Waidhofen an der Thaya) estis ege populara premonstrato kaj fakulo de sanigmetodo per kuracherboj.

Hermann-Josef Weidinger
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1918 (1918-01-01)
en Hardegg
Morto 1-an de januaro 2004 (2004-01-01) (86-jaraĝa)
en Waidhofen an der Thaya
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kolegiato Geras en Malsupra Aŭstrio.

La misiisto en Respubliko Ĉinio kaj - post forpeligo el Hongkongo en 1940 - en Makao elstaris ankaŭ kiel tradukisto (i.a. de la Kateĥismo, de la Nova Testamento, de porjunulara literaturo ĉinen) kaj eldonisto. Kiel asistanto de milita kuracisto li eklernis la ĉinan tradician medicinon. Pro vatikana ordono li estis prizorganta eksterlande restantajn ĉinajn studintojn.

Pro malsaneco ne plu revenonte en Ĥinujon, li fariĝis monaĥo en la kolegiato de Geras kaj iĝis paroĥo en Harth ĉe Geras. Tie li iniciatis bredadejon de hundoj. Post la morto de Karl Rauscher en 1979 li fariĝis estro de la en Karlstein ĉe Thaya registrita societo Amikaro de medicinaj herboj (germane: Freunde der Heilkräuter), kiu nombris pli ol 20000 gealiĝintoj.

Sub la kromnomo "Kräuterpfarrer" ("herbar-paroĥestro") li fariĝis konata al vastega publiko per libroj, gazetartikoloj, radielsendoj kaj televiddissendigoj. Lia posteulo estas Benedikt Felsinger[1].

Distingoj redakti

  • 2001: Ora honorsigno pro meritoj pri la federacia lando de Malsupra Aŭstrio (Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Bundesland Niederösterreich).
  • Honora civitano de Makao sub la ĉina nomo Wei Shi-tzoi.

Verkoj redakti

  • "Sühnepriester Jakob Kern", 1960
  • "Ein guter Rat vom Kräuterpfarrer", 1980 - 1984
  • "Heilkräuter anbauen, sammeln, nützen, schützen", vol. 1, 1981
  • "Ich bin eine Ringelblume", 1983
  • "Köstliche Früchte", 1983
  • "Heilkräuter anbauen, sammeln, nützen, schützen", vol. 2, 1984, ISBN 3-8000-3186-8
  • "Sonne im Herzen, 1986, ISBN 3-900504-27-X
  • "Guter Morgentip vom Kräuterpfarrer. Das werdende Jahr", 1988
  • "Guter Morgentip vom Kräuterpfarrer. Das fruchtende Jahr", 1988
  • "Stumme Kräuter plaudern", 1989, ISBN 3-900504-28-8
  • "Laßt mich vom Leben reden", 1990, ISBN 3-85326-916-8
  • "Das dreifache Siegel. Gedanken zur Lebenstiefe", 1992, ISBN 3-85326-964-8
  • "Augenblicke. Wege zu sich selbst", 1992, ISBN 3-8000-3347-X
  • "Kräuter für die Seele", 1993, ISBN 3-85326-976-1
  • "Der Augenblick zählt", 1993, ISBN 3-900504-31-8
  • "Haustiere, Heilpflanzen und Du", 1993, ISBN 3-900504-33-4
  • "Nütze den Augenblick", 1994, ISBN 3-900504-34-2
  • "Hollerbusch, Kranewitt und Haselnuß", 1994
  • "Grüne Oase ums Haus. Das Gartenbuch des Kräuterpfarrers", 1995, ISBN 3-900504-36-9
  • "Hing'schaut und g'sund g'lebt", vol. 1, 1995, ISBN 3-900504-37-7
  • "Mensch und Baum. Der Kräuterpfarrer und die Sinnsprache der Bäume", 1997
  • "Jakob Kern. Durch Leid zum Licht", 1999, ISBN 3-900504-39-3
  • "Weihnachten mit dem Kräuterpfarrer", 1999, ISBN 3-85326-126-4
  • "Hing'schaut und g'sund g'lebt", vol. 2, 2002, ISBN 3-900504-41-5

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti