Hermann Petermann
Hermann Rudolf PETERMANN (naskiĝinta la 7-an de junio 1827 en Bleicherode, mortinta la 28-an de januaro 1874 en Erfurto[1]) estis germana filologo kaj lernejestro.
Hermann Petermann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de junio 1827 en Bleicherode |
Morto | 28-an de januaro 1874 (46-jaraĝa) en Erfurto |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle |
Familio | |
Frat(in)o | August Petermann |
Okupo | |
Okupo | gimnazia instruisto |
Vivo
redaktiEstante filo de aktisto kaj frato de la fama geografo kaj kartografo August Petermann li frekventis la gimnazion de Nordhausen; tie li trapasis la abiturientan ekzamenon en la 1846-a jaro. Poste li iris studi filologion ĉe la Universitato de Halle. En 1851 Petermann iĝis helpa instruisto ĉe la ĵus malfermita evangelia gimnazio de Gütersloh. En la festotago de Sankta Miĥaelo 1852 li promociitis je orda instruisteco. Paske de 1864 li nomumitis supera instruisto.
Dum siaj tagoj en Gütersloh li doktoriĝis (1855) danke al sukcesa defendo de la disertaĵo De elocutione Aeschyli.[2] En somero 1864 li iris al Wernigerode kie li nomumitis vicrektoro gimnazia. Nomumiĝo je profesoreco venis en junio 1867. Paske de 1868 Petermann iris al Ratzeburg.[3]
En Ratzeburg li transprenis la estradon de la gimnazio Lauenburgische Gelehrtenschule. Fakte estis li la unua prusia direktoro de lernejo, kiun estis fondinto reĝo Kristiano la 8-a (Danio). Pro sanecaj kialoj li devis rezigni ĉi-funkcie jam en la 1872-a jaro. Sekve troviĝis li instruistece en Erfurto.[4]
Referencoj
redakti- ↑ Das höhere Schulwesen in Preußen: Historisch-statistische Darstellung. Band III, Berlin: Wiegandt und Grieben 1874, p. 329
- ↑ Hilmar Schmuck, Willi Gorzny, Peter Geils: Gesamtverzeichnis der deutschsprachigen Schrifttums, volumo Pau – Peth, 2020, p. 371.
- ↑ Jahres-Bericht des Gräflich Stolberg'schen Gymnasiums zu Wernigerode über das Schuljahr von Ostern 1868 bis 1869. Bernhard Angerstein, Wernigerode 1869, p. 22
- ↑ Zeitschrift des Vereins für Lübeckische Geschichte und Altertumskunde, 1965, p. 74.
Literaturo
redakti- Eduard Christian Scharlau Alberti: Lexikon der schleswig-holstein-lauenburgischen und eutinischen Schriftsteller. Kiel, 1886, p. 119.