Hernani

municipo en Hispanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hernani (apartigilo)

Hernani [erNAni] estas hispana urbo kaj municipo de la provinco Gipusko, apartenanta al la komarko de Donostio, en la regiono kaj aŭtonoma komunumo Eŭskio. Ĝi estas je 5 km de Donostio. La municipa teritorio de Hernani okupas areon proksimume de 40 km² kaj limas kun tiuj de Donostio, Astigarraga, Arano, Elduayen, Errenteria, Lasarte-Oria kaj Urnieta. Ĝia loĝantaro estis de 19 774 loĝantoj (en 2017).[1]

Hernani
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 20120
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 20 527  (2023) [+]
Loĝdenso 358 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 16′ N, 1° 58′ U (mapo)43.2661645-1.9749167Koordinatoj: 43° 16′ N, 1° 58′ U (mapo) [+]
Alto 44 m [+]
Areo 57,32 km² (5 732 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hernani (Gipusko)
Hernani (Gipusko)
DEC
Hernani
Hernani
Situo de Hernani
Hernani (Hispanio)
Hernani (Hispanio)
DEC
Hernani
Hernani
Situo de Hernani

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hernani [+]
vdr

El ĝia urba kerno (deklarita Kultura Havaĵo en la kategorio de Monumenta Komplekso), ĉe la deklivaro de la monto Santa Bárbara, eblas rigardi al ampleksa zono de la valo de la rivero Urumeo. Ĝiaj patronaj festoj okazas inter la 23a kaj 27a de junio, honore al Sankta Johano la Baptisto; kaj inter ili menciindas la populara danco “Azeridantza” (kiu okazas ankaŭ en la festoj de Karnavalo).[2]

Historio redakti

Hernani inspiris la samnoman teatraĵon de Victor Hugo kaj ĝian protagonistan rolulon, nome bandito el nobela deveno, tamen aragona kaj tute ne eŭska. Fakte la verkisto trapasis en 1811 la urbon Hernani, kie li vidis blazonojn sur la ŝtonaj fasadoj de nobelaj domegoj. La franca poeto tiam pasigis kelkajn jarojn en Hispanio kie lia patro akompanis la napoleonan armeon.

Hernani estas ekde oktobro 2010 komponita municipo, ĉar ĝi entenas la submunicipon Ereñozu (en eŭska Ereñotzu).[3]

En la lastaj municipaj balotoj venkis la maldekstra, eŭsko-naciisma kaj pro-sendependeca eŭska koalicio EH Bildu.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti