Hesperio
Hesperio, Hesperie aŭ Hesperia, en la greka mitologio, estis nimfo, filino de la riverdio Kebreno. Ŝi fuĝis el Esako, nome heroo el Trojo, kiam tiu enamiĝis de ŝi, kaj mortis mordita de serpento. Esako, desperita, klopodis memmortigi ĵetante sin al maro, sed Tetiso mildigis lian falon kaj li ne mortis sed li nur estis transformita en podicepo.[1]
Hesperio | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | ina |
Patro | Cebren |
Edzo/Edzino | Esako |
Notoj redakti
- ↑ Mito de Esako kaj Hesperie en La metamorfozoj, de Ovidio: Libro XI, 749 - 795. Hispanlingva teksto en Wikisource.
- La metamorfozoj. Libro XI: latina teksto en Wikisource.