Hestrud estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 275 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Hestrud
komunumo en Francio • limurbo

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Solre-le-Château
INSEE kodo 59306 [+]
Poŝtkodo 59740
Kodo laŭ INSEE 59306
Politiko
Urbestro S-ro Pierre Herbet
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 275 (1 999)
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°12′00″N 4°09′08″O  /  50.2°N, 4.15222°O / 50.2; 4.15222 (Hestrud) (mapo) Koordinatoj: 50°12′00″N 4°09′08″O  /  50.2°N, 4.15222°O / 50.2; 4.15222 (Hestrud) (mapo)
Alto 165 m - 232 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 6,09 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Hestrud en Francio
50° 12′ 00″ Nordo 4° 09′ 08″ Oriento / 50.2 °N, 4.15222222222 °O / 50.2; 4.15222222222 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hestrud [+]
vdr

Ĝi estas trafluata de la rivereto Thure.

Blazono de Hestrud.
Blazono de Hestrud.

Geografio redakti

Hestrud estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ Solre-le-Château. La areo de Solre-le-Château troviĝas tute okcidente de la departemento, proksime al la landlimo kun Belgio kaj en natura regioneto kromnomita "Solrezis", inter la urbetoj Maubeuge kaj Fourmies.

La vilaĝo Hestrud troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en alia natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Hestrud etendiĝas sur 6,09 km².

Historio redakti

La unua skribita fonto pri Hestrud datiĝas de 866. La loko tiam nomiĝis «Haistrudis villa» kaj apartenis al la abatejo Lobbes.

Vidindaĵoj redakti

Inter la vidindaj monumentoj de Hestrud estas la preĝejo Saint-Romain de la 16-a jarcento. Cetere ekzistas malgranda muzeo pri dogano kaj landlimoj.

Napoleono la 1-a pasis tra la komunumo la 14-an de junio 1815, kaj tie igis sian ĉevalon trinki en trinkujo ekde tiam konita kiel la "trinkujo de la imperiestro".

Administrado redakti

Hestrud apartenas al la kantono de Solre-le-Château, kies ĉefurbo estas Solre-le-Château. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti