Hialeah
Hialeah estas grandurbo en Usono, en subŝtato Florido, en distrikto Miami-Dade apartenanta al urbara areo de Miamo.
Hialeah | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono • urbego | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 33002, 33010-33018 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 223 109 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 3 775 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 52′ N, 80° 18′ U (mapo)25.860555555556-80.293888888889Koordinatoj: 25° 52′ N, 80° 18′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 2 m [+] | ||
Areo | 59,104388 km² ( 591 0.4 388 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hialeah, Florida [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Koordinatoj: 25° 52′ N 80° 18′ U / 25.867 °N, 80.300 °U (mapo)
- Areo: 51 km²
- Loĝantaro: 226 419 (en 2009)
- Supermara alteco: 2 m
- Horzono: UTC-5h
- Poŝtkodo: 33002, 33010-33018
- Telefonkodo: 305
Geografio redakti
Hialeah situas sur la marborda ebenaĵo de Atlantiko en la sudorienta parto de Usono, en la orienta parto de Florido.
Historio redakti
Post vivado de indianoj la plej grava okazintaĵo estis malfermo de Parko Hialeah en 1925. Ĝi altiris milionojn kun famuloj. Ekde 1959 rifuĝintoj el Kubo alvenis amase. En la praktiko ankaŭ nun ĉiuj parolas ankaŭ hispane. En la urbo Hialeah 92 procentoj de la loĝantaro parolas la hispanan hejme.
Ekonomio redakti
Hialeah estas signifa komerca centro en la distrikto. La plej granda parto el la produktado kaj ŝtofindustrio en la 1970-aj jaroj jam malaperis.
Transportado redakti
La loĝantoj uzas la proksiman flughavenon de Miamo. Estas bonaj kontaktoj rele kaj voje.
Vidindaĵoj redakti
- Parko Hialeah (ĉevalo-konkursejo)
- diversaj naĝejoj, sportejoj, amuzejoj
Fontoj redakti
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Angla Vikipedio