Hibridospeciiĝo

Hibridospeciiĝo estas la procezo per kiu hibridiĝo inter du diversaj parencaj specioj kondukas al klara fenotipo, nome nova specio, reprodukte izolata el la gepatraj specioj. Tiu fenotipo ĉe tre maloftaj kazoj ankaŭ povas esti aparta el la gepatra gentolinio (stirpo) kaj tiam la natura selektado povas preferi tiujn individuojn. Poste, se genera izoliteco estas atingita, ĝi povas konduki al aparta specio. Tamen, genera izoliteco inter hibridoj kaj iliaj gepatroj estas precipe malfacile atingebla kaj tiel hibridospeciiĝo estas konsiderita ekstreme malofta okazaĵo.

Hibridigo sen ŝanĝo en kromosoma nombro estas nomita homoploida hibridospeciiĝo. Ĝi estas konsiderita tre malofta sed estis montrita ekzemple ĉe papilioj Heliconius kaj ĉe sunfloroj. Poliploida speciiĝo, kiu implikas ŝanĝojn en kromosoma nombro, estas pli ofta fenomeno, precipe en vegetaĵaj specioj.[1][2]

Taksonoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Arnold, M.L.. (1996) Natural Hybridization and Evolution. Nov-Jorko: Oxford University Press, p. 232. ISBN 978-0-19-509975-1.
  2. Wendel, J F. & Doyle, J.J. (1998): DNA Sequencing. In Molecular Systematics of Plants II. Editors: D.E. Soltis, P.S. Soltis, J.J. Doyle. Kluwer, Boston, pp. 265-296.

Referencoj redakti

  • Mavarez, J., Salazar, C.A., Bermingham, E., Salcedo, C., Jiggins, C.D. , Linares, M. (2006) Speciation by hybridization in Heliconius butterflies. Nature.