Hilda Pintér, laŭ hungarlingve kutima nomordo Pintér Hilda estis hungara-svisa kajakisto, mondĉampiono.

Hilda Pintér
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1933 (1933-09-14) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioSvislando
Okupo
Okupo kajakisto
vdr

Hilda Pintér[1] naskiĝis la 14-an de septembro 1933 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Hilda Pintér estis kajakisto en ĉefurbaj sportkluboj. Ŝi estis hungara ĉampiono kvarfoje inter 1953-1955 duope kune kun Klára Bánfalvi. En mondĉampionumo en 1954 ŝi estis la unua duope en distanco 500 m. Depost fino de la hungara revolucio de 1956 ŝi disidis al Svislando, en la sekva jaro ŝi edziniĝis al sia fianĉo. En 1958 ŝi naskis filon kaj en 1972 ŝi ricevis svisan ŝtatanecon. Ŝi estis la dua en Nederlando dufoje en 1961 kaj 1962, krome ŝi estis svisa ĉampiono en 1968, 1970 kaj 1971 individue en distanco 500 m. Pro profesio de sia edzo dum la svisa periodo ili vivis en pluraj urboj, eĉ en pluraj landoj.

Fontoj redakti

Referencoj redakti