Malfermi la ĉefan menuon
Skemo de la asteroida zono. La anoj de la Hilda grupo estas figurataj per ruĝaj punktoj
Skemo de la orbitoj de 153 Hilda (verda) kaj Jupitero (ruĝa). La ruĝaj cirkletoj estas la punktoj de Lagrange de la sistemo Jupitero - Suno

La Hilda grupo estas grupo da asteroidoj de la ekstera parto de la asteroida zono. Ili ne estas asteroida familio en la propra senco de la termino, ĉar ili ne devenas, pro diseriĝo, de unu sama objekto, sed prefere dinamika grupo da korpoj en orbita resonanco 3:2 kun Jupitero.

Tiu grupo ŝuldas sian nomon al la asteroido 153 Hilda[1], la unua ano malkovrita.

OrbitoRedakti

La orbitaj elementoj de la asteroidoj de la Hilda grupo estas :

a e i
min 3,7 AU 0,07
max 4,2 AU 0,3 20°

Ili estas en orbita resonanco kun Jupitero: ili faras tri rondirojn ĉirkaŭ Suno dum Jupitero faras du rondirojn. Ili trakuras siajn elipasajn orbitojn tiamaniere, ke, kiam ili venas al iliaj afelioj, punkto plej proksime de la Jupitera orbito, ili proksimiĝas al la punktoj de Lagrange L3, L4 aŭ L5, sed neniam al Jupitero mem. Ili do restas je 60° au 180° disde Jupitero.

 
Maldekstre: la anoj de la Hilda grupo, figurataj inter la tutaĵo de la konataj asteroidoj. Dekste, la anoj de la Hilda grupo, figurataj sur fono de iliaj orbitoj.

Kvankam ĉiu asteroido trakuras elipsan orbiton, la tutaĵo de la grupanoj aranĝiĝas laŭ triangula formo[2], kun anguloj trunkitaj ; la anguloj de la triangulo situas apud la punktoj de Lagrange. Tiu strukturo ŝajnas stabila sur longa daŭro.

Sub-familioRedakti

Ene de la Hilda grupo, estis malkovrita kolizia familio de la mallhela spektra klaso "P", kiu devenus de kolizio okazinta 1,7 (± 0,7) miliardoj da jaroj antaŭ.[3]. Plej granda ano de tiu familio, 1911 Schubart, donis sian nomon al la "Ŝubarta familio".[4]

EcojRedakti

La anoj de la Hilda grupo havas malgrandan albedon, estas ofte de spektra tipo D aŭ P, kelkaj el ili estas de tipo C. La D kaj P-tipaj objektoj similas al kometaj kernoj. Tio, kiu pensigas ke multe da Hildaj grupanoj estus « estingitaj kometoj » (kometoj, kiuj perdis la tutaĵon de siaj gasoj kaj vaporiĝemaj materialoj).

Provoj por observi kometajn aktivecojn (hararo, vosto) ĉe la Hildaj grupanoj nesukcesis. Tamen, plej grandaj grupanoj, 1038 Tukio kaj 1162 Lariso, montris variojn de siaj rotaciperiodoj kiuj povus rezulti de elĵeto de gasoj.

Cetere, oni konas kelkajn verajn kometojn kies orbitoj (evoluontaj) similas al tiuj de la Hildaj grupanoj ; eblas, ke iuj el ili iam iĝos Hildaj asteroidoj pro orbitaj perturboj[5].

Tiaj kometoj estas tiel nomataj kvazaŭ-Hildaj kometoj[6].

Ekzemploj:

Notoj kaj referencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti