Hilton estas internacia hotelĉeno kun sidejo en Usono, unu el la plej grandaj en la mondo.

Hilton Worldwide
hotelĉeno • publika kompanio vd
Dum 1919 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Conrad Hilton vd
Sidejo McLean
Lando Usono
Estr(ar)o Nicky Hilton
Agokampo hoteloFranĉizoferiejo
ISIN-kodo US43300A2033
Posedata de HNA Group • Wellington Management Company • Blackstone Group vd
filiaj kompanioj Conrad Hotels & Resorts • Hilton Hotels & Resorts • Waldorf Astoria Hotels and Resorts • Canopy by Hilton • Hilton Garden Inn • LXR Hotels & Resorts • Curio Collection by Hilton • DoubleTree by Hilton • Hampton by Hilton • Tru by Hilton • Homewood Suites by Hilton • Home2 Suites by Hilton • Tapestry Collection by Hilton • Signia by Hilton • Motto by Hilton • Tempo by Hilton vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La enteprena ĉeno estis fondita de Conrad Hilton en Cisco, Teksaso. La ĉeno posedas 2,700 hotelojn tutmonde kaj estas en komercaj rilatoj kun multaj flugkompanioj kaj aŭtoluaj kompanioj. La ĉefsidejo de la firmao estas en Los-Anĝeleso / Beverly Hills, Kalifornio. La mondkoncepto de Hilton estas, ke la usona turisto ricevos la saman nivelon de komforto kaj normon de servo al kiuj li kutimas en Usono, kien ajn li iras. Jen kiel Hilton-hoteloj akiris bildon de komforto kaj bonega servo, flanke de soleco kaj malkonekto de la lando en kiu ili funkcias.

La origina firmao fondita en 1919 vendis la rajtojn al la varomarko ekster Usono al brita firmao kiu ŝanĝis sian nomon al The Hilton Group. Tial ekzistis fakte du kompanioj funkciigantaj la Hilton-hotelojn. En 2006, la amerika Hilton aĉetis la britan firmaon reen kaj kunfalis en unu tutmondan hotelĉenon.

En julio 2007, estis raportite en la amaskomunikilaro ke la Hilton-familio vendis sian proprieton en la korporacio por 26 miliardoj da dolaroj.

Unu el la plej famaj hoteloj de la ĉeno estas la Hotelo Waldorf-Astoria, Novjorko, kiu ankaŭ estas unu el la plej famaj hoteloj en la mondo pro esti la plej prestiĝa hotelo en Novjorko kaj la plej prestiĝa en la mondo tiutempe. Tra la jaroj, kelkaj el la plej gravaj homoj en la mondo loĝis en la hotelo, kiel prezidantoj, ĉefministroj, famuloj, kaj similaj. Ĝis hodiaŭ ĝi estas unu el la plej ŝatataj kaj famaj hoteloj en Novjorko.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti