Himalaja rokturdo
La Himalaja rokturdo Monticola cinclorhynchus estas kantobirdo de la familio de Muŝkaptuledoj, iam lokitaj en la Turdedoj kune kun la aliaj Rokturdoj. Tiu turdeca birdo reproduktiĝas en la deklivoj de Himalajo kaj vintrumas en la montetaj arbaroj de suda Barato. Ĝi estas somera vizitanto en partoj de Afganio kaj laŭlonge de Himalajo el Pakistano al Arunaĉal Pradeŝ. En somero ĝi troviĝas en pinaroj kaj montetaj deklivoj. Vintre en densaj arbaroj.
Himalaja rokturdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Himalaja rokturdo, ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Monticola cinclorhynchus (Vigors, 1832) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Kiel aliaj rokturdoj temas pri specio, kies masklo havas bluajn kapon kaj kolon, pli malhelajn flugilojn kaj ruĝecajn subajn partojn. Estas elstara blanka flugilzono videbla dumfluge. La ino estas malhelolivbruna kaj ŝajnas strieca sube.
Kiel ĉe turdoj, ili flugas al arboj kaj tendencas senmoviĝi kiam estas ĝenataj.
Referencoj
redakti- ↑ Rasmussen, P and Anderton, J. C. (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide. Vols 1 and 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions
- BirdLife International (2004). Monticola cinclorhynchus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 09a Majo 2006. Malplej zorgiga