Hinata Hiiragi
Hinata Hiiragi (japane 柊木陽太, nomo en kanao ひいらぎ ひなた, HIIRAGI Hinata, naskiĝis la 10-an de septembro 2011 en gubernio Kioto, do nun 12-jaraĝa) estas japana infana aktoro. Li ekaperis en japanaj televidaj produktaĵoj en somero 2021, do ankoraŭ naŭjara. Laŭ noto de julio 2021 el la retejo Twitter,[1] vidante la laboron de la aktoro Taiŝi Nakagaŭa, la naŭjarulo decidiĝis voli labori kiel aktoro, kaj efektive sukcesis eniri la distran mondon.
Hinata Hiiragi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de septembro 2011 (12-jaraĝa) en gubernio Kioto |
Ŝtataneco | Japanio |
Okupo | |
Okupo | infana aktoro |
TTT | |
Retejo | Oficiala retejo |
Internacie li aparte konatiĝis pro la filmo Kaibutsu (2023), kie li aktoris kun la 2 jarojn pli aĝa Soya Kurokawa (Soja Kurokaŭa, 黒川想矢). La filmo havis sian mondpremieron ĉe la 76-a Festivalo de Cannes la 17-an de majo 2023,[2] kie ĝi konkuras por la Ora Palmo. En kinejoj de Japanio ĝi ekvideblas la 2-an de junio 2023.
Referencoj
redakti- ↑ noto de la 1-a de julio 2021 el la retejo Twitter (japane)
- ↑ la ĉefaktoroj de la filmo Kaibutsu kun Hirokazu Koreeda] la 18-an de majo 2023 sur la ruĝa tapiŝo de la Festivalo de Cannes