Kaibutsu

japana drama filmo el 2023

Kaibutsu (japane 怪物, en traduko "monstro") estas japana drama filmo el 2023 reĝisorita de Hirokazu Koreeda laŭ scenaro verkita de Juĝi Sakamoto. Ĝi ĉefroligas la aktorinon Sakura Andō kiel patrino kiu alfrontas instruiston post rimarkado de ĝenaj ŝanĝoj en la konduto de ŝia filo. La kineja publiko spertas la gravajn eventojn en la tagoj post fajro de multetaĝa loĝdomo trifoje sinsekve – unufoje el la perspektivo de la patrino, poste de la instruisto kaj fine la filo. Koreeda uzas la epizodan formon por montri ne nur al siaj roluloj, sed ankaŭ al la publiko, kiel oni preskaŭ neeviteble saltas al tro rapidaj konkludoj, precipe sub premo – kaj kiajn fatalajn sekvojn tio povas havi.

Kaibutsu
filmo
Originala titolo 怪物
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 17 maj. 2023, 2 jun. 2023, 22 jun. 2023, 30 jun. 2023, 7 jul. 2023, 14 sep. 2023, 21 sep. 2023, 29 sep. 2023, 4 okt. 2023, 7 okt. 2023, 8 okt. 2023, 11 okt. 2023, 16 okt. 2023, 28 okt. 2023, 31 okt. 2023, 12 nov. 2023, 22 nov. 2023, 29 nov. 2023, 7 dec. 2023, 22 dec. 2023, 27 dec. 2023, 15 mar. 2024, 21 mar. 2024
Ĝenro filma dramo, suspensa filmo
Reĝisoro(j) Hirokazu Koreeda
Produktisto(j) Genki Kawamura
Scenaro Yūji Sakamoto
Muziko de Ryuichi Sakamoto
Rolantoj Sakura Andō • Eita Nagayama • Soja Kurokaŭa • Hinata Hiiragi • Akihiro Kakuta • Nakamura Shidō II • Yūko Tanaka • Ryuichi Sakamoto • Mitsuki Takahata
Produktinta firmao Toho 
Gaga Corporation 
Fuĵi-Televido 
AOI Pro.
Honorigoj Queer Palm • Best Screenplay Award (Cannes Film Festival)
IMDb
vdr

La filmo markas la unuan tempon kiam Koreeda reĝisoris filmon, kies scenaron li mem ne verkis ekde Maboroŝi no Hikaro de 1995. Kaibutsu havis sian mondpremieron ĉe la 76-a Festivalo de Cannes la 17-an de majo 2023,[1] kie ĝi konkuros por la Ora Palmo. En kinejoj de Japanio ĝi ekvideblos la 2-an de junio 2023.

Rolantaro

redakti
  • Sakura Andō (安藤サクラ) kiel Saori, unuopa patrino de Minato
  • Eita Nagayama (Eita Nagajama, 永山 瑛太, kutime nur Eita) kiel Hori, la klasĉambra instruisto de Minato kaj Eri
  • Soya Kurokawa (Soja Kurokaŭa, 黒川想矢) kiel Minato, la filo de Saori
  • Hinata Hiiragi (柊木陽太) kiel Eri, samklasano kaj amiko de Minato
  • Mitsuki Takahata (Micuki Takahata) kiel Hirona, la amantino de Hori
  • Akihiro Tsunoda (Akihiro Cunoda) kiel Shoda (Ŝoda), la vicrektoro de la bazlernejo en kiu Minato kaj Eri estas lernantoj
  • Shidō Nakamura (Ŝido Nakamura) kiel Kiyotaka (Kijotaka), unuopa patro de Eri
  • Yūko Tanaka (Juko Tanaka) kiel Fushimi (Fuŝimi), bazlerneja direktorino

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti