Hippolyte LECOMTE (n. la 28-an de decembro 1781 - m. la 25-an de julio 1857) estis franca pentristo plej konata pro siaj grandskalaj historiaj pentraĵoj. Lia edzino, denaske nomita Camille Vernet, estis la fratino de la pentristo Horace Vernet. La karikaturisto Jean Ignace Isidore Gérard, pli konata kiel "J.J. Grandville", laboris en la ateliero de Lecomte.

Hippolyte Lecomte
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1781 (1781-12-28)
en Puiseaux
Morto 25-an de julio 1857 (1857-07-25) (75-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Camille Françoise Joséphine Vernet
Infano Émile Vernet-Lecomte
Okupo
Okupo pentristo
vdr
Batalo en la strato Rohan dum la franca revolucio de 1830, fare de Hippolyte Lecomte.

Lia filo, Charles Emile Hippolyte Lecomte-Vernet, ankaŭ fariĝis notinda artisto.