Hodoňovice (antaŭe Hodonovice, germane SwermwermsdorfHodonowitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Baška, en distrikto Frýdek-Místek. Ĝi troviĝas proksimume 1,5 km sudokcidente de Baška. Estas ĉi tie registritaj 227 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 728 loĝantoj.

Hodoňovice
(Hodonovice)
germane Swermwermsdorf, germane Hodonowitz
vilaĝo
Kapelo de Naskiĝo de Virgulino Maria
Oficiala nomo: Hodoňovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Baška
Historia regiono Moravio
Montaro Subbeskida montetaro
Domoj 227 (2011)
Situo Hodoňovice
 - koordinatoj 49° 37′ 50″ N 18° 21′ 26″ O / 49.63056 °N, 18.35722 °O / 49.63056; 18.35722 (mapo)
Katastro 3,05 km² (305 ha) Hodoňovice
Loĝantaro 728 (2021)
Denseco 238,69 loĝ./km²
Unua skribmencio 14-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hodoňovice
Portalo pri Ĉeĥio

Hodoňovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,05 km².

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el fino de 14-a jarcento, kiam Hanco de Friedlant transprenas feŭdon de Místek inkluzive de domaro Quittendorf. Pli preciza skribmencio pri la vilaĝo, civitanoj kaj impostdevoj estas Urbolibro de frýdeka-místeka senjorujo el la jaro 1580, kiun lasis prilabori tiama posedanto, Jiří z Lohova. La urbolibro mencias, ke en la municipo troviĝis unu muelejo kaj unu segejo kaj proksimume 12 kamparanaj domoj, loĝantaj de ĉeĥaj dometistoj kun ĉeĥaj nomoj. En la jaro 1871 estis tre signifa finigo de akva kaj maŝina floso, kondukanta de Hodoňovice tra Místek ĝis Sviadnov. Tiu ĉi floso movigis muelejojn, segejojn situantaj sur la tuta vojo, kaj ĉefe ankaŭ tekstilajn fabrikojn en Místek. En la jaro 1875 estis finkonstruita kaj konsekrita kapelo de "Naskiĝo de Virgulino Maria". Pli poste, en la jaro 1885, estis fondita ankaŭ tombejo. Tiutempe Hodoňovice havis proksimume 436 civitanojn.

La 9-an de februaro 1960 per kunigo de municipoj Baška, Kunčičky u Bašky kaj Hodoňovice estiĝas kunigita municipo Baška.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869369
1880387
1890376
1900436
1910511
1921447
JaroLoĝantoj
1930616
1950656
1961715
1970659
1980598
1991521
JaroLoĝantoj
2001598
2011675
2021728