Hodoșa (Harghita)

komunumo en Rumanio

Hodoșa [hodoŝa] aŭ Hodoșa de Ciuc (hungare Gyergyóhodos [Djerdjohodoŝ]) estas vilaĝo en distrikto Harghita en Rumanio. Administre ĝi apartenas al la komunumo Sărmaș.

Hodoșa
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Harghita
Alinome Gyergyóhodos (hungare)
Komunumo Sărmaș
Iama hungara departemento Csík
Situo 46° 52′ N, 25° 27′ O (mapo)46.86555555555625.446111111111Koordinatoj: 46° 52′ N, 25° 27′ O (mapo)
Hodoșa (Harghita) (Rumanio)
Hodoșa (Harghita) (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 702 m
Poŝtkodo 537262
Loĝantaro 1.551 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 85555
vdr

Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík vármegye). Ĉe la censo de 2002 triono de la loĝantaro deklaris sin etnaj hungaroj kaj la hungaran sia precipa lingvo.

Hodoșa situas nur 500 metrojn sude de la rando de Sărmaș, de kiu ĝin disigas kurbiĝo de rivero Mureș. La distrikta vojo DJ153D ligas la du vilaĝojn. Kvankam la fervojo inter Toplița kaj Gheorgheni trapasas Hodoșa-n, ĝi ne havas propran stacion; la plej proksimaj estas en Sărmaș Runc kaj Subcetate.