Sărmaș
Sărmaș [sərmaŝ] (hungare: Salamás [ŝalamaŝ]) estas komunumo en Rumanio ĉe la okcidenta piedo de la Montaro Djerdjo laŭ la rivero Mureș, nordokcidente de Gheorgheni. Administre apartenas al ĝi Fundoaia, Hodoșa, Kerekfenyő (Platonești) kaj Runc. Ĝi kunkonstruiĝis kun Hodoșa de Ciuc. En 1910 ĝi havis 1 597 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 2 691 (rumanoj, 13 % da hungaroj). Ĝi estis unue menciita skribe en 1770. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Csík vármegye).
Sărmaș | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Harghita | |
Alinome | Salamás (hungare) | |
Iama hungara departemento | Csík | |
Situo | 46° 53′ N, 25° 27′ O (mapo)46.87611111111125.446666666667Koordinatoj: 46° 53′ N, 25° 27′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 718 m | |
Poŝtkodo | 537260 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 4.101 (en 2009) | |
– vilaĝo | 765 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 85537 | |
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)