Hohlicht-Glaĉero (germane Hochlichtgletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj en Svislando. La glaĉero havas longecon de 4 km, averaĝan larĝecon de 0,8 km kaj kovras areon de proksimume 6 km².

Hohlicht-Glaĉero
Zinalrothorn kun Hohlicht-Glaĉero (meze)
glaĉero
Geografia situo CH1903: 621039 / 101904 (mapo)46.0683333333337.7105555555555Koordinatoj: 46° 4′ N, 7° 43′ O; CH1903: 621039 / 101904 (mapo)
Hohlicht-Glaĉero (Svislando)
Hohlicht-Glaĉero (Svislando)
DEC
Hohlicht-Glaĉero
Hohlicht-Glaĉero
Map
Hohlicht-Glaĉero
Estiĝloko Zinalrothhorn
Longeco 4 km
Larĝeco 0,8 km
Areo 6 km²
Glacikvanto 0,2 km³
Elfluanto(j) Schalibach
MatervispaRodano
Jara retiriĝo/kresko ? m retiriĝo en 2007
Glaĉeroj de Svislando
vdr

Priskribo redakti

Hohlicht-Glaĉero havas sian originon je alteco de 3400 m s.m. je la orienta flanko de Zinalrothorn. La glaĉero fluas orienton inter Oberes Äschhorn (3669 m s.m.) sude kaj Schalihorn (3975 m s.m.) norde. De la sudflanko de Schalihorn alfluas ankoraŭ granda firnkamp al Hohlicht-Glaĉero. Kroman glacinutraĵon la glaĉero ricevas de vasta firnkampo sur la norddeklivo de Mettelhorn (3406 m s.m.). La glaĉerlango estas plejparte kovrita de morenmaterialo, kiu falis de la ĉirkaŭaj rokvandoj. Ĝi fluas relative maldeklive kaj finiĝas nuntempe je alteco de proksimume 2240 m s.m.. La degelakvo forfluas kun Schalibach, kiu inter Täsch kaj Randa alfluas al Matervispa, kiu post kuniĝo kun Saaservispa alfluas en Vispa al Rodano.

Historio redakti

Dum la kulmino de la Eta Glaciepoko dum la mezo de la 19-a jarcento Hohlicht-Glaĉero etendiĝis ankoraŭ 500 m pli profunden al la valo. Ĝi dumtempe ankaŭ esits ligita kun Schali-Glaĉero (germane Schaligletscher) vasta deklivglaĉero kun surfaco de proksimume 3 km² je la suda deklivo de Weisshorn.

Eksteraj ligiloj redakti