Holle

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Holle estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Hildesheim de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 7114 loĝantojn.

Holle
Blazono
Holle (Germanio)
Holle (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Hildesheim
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 05062
Poŝtkodo 31188
Aŭtomobila kodo HI
Oficiala Municipokodo 03254022
Subdivido 10 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Klaus Huchthausen
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Am Thie 1
Demografio
Loĝantaro 7114 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 6′ N, 10° 9′ O (mapo)52.09166666666710.158333333333Koordinatoj: 52° 6′ N, 10° 9′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 116 m
Areo 61,15 km²
Oficiala retejo https://www.holle.de/
vdr

En la komunumo troveblas pluraj kasteloj kun ligitaj parkoj kaj pliaj historiaj konstruaĵoj en nekutima denseco. Flanke menciindas, ke la loĝloko plurfoje menciatas en la trilero Red Storm Rising, konsiderebla militnovelo pri fikcia batala eskaliĝo de la Malvarma milito en la 1980-aj jaroj, de la usona verkisto Tom Clancy.

Administra divido

redakti

La komunumo konsistas el la unuopaj loĝlokoj Astenbeck [AStenbek], Derneburg [DERneburk], Grasdorf [GRA:Sdorf], Hackenstedt [HAknŝtet], Heersum [HE:Rzum], Henneckenrode [HENeknro:de], Holle [HOle], Luttrum [LUTrum], Sillium [ZIlium], Söder [Zöda], Sottrum [ZOTrum] kaj Wohldenberg [VO:Ldnberk]. La plej multe loĝata el tiuj lokoj estas Holle antaŭ Sottrum, Grasdorf kaj Heersum.

 
kasteloj Henneckenrode
 
kaj Söder
 
kastelo Derneburg
 
kun sia 11 metrojn alta piramido
 
Andrea kirko en la komunumoparto Sottrum