Homera lingvo

La homera lingvo estas varianto de la greka lingvo utiligita en la homeraj poemoj. Temas pri lingvo provizita per miksitaj karakterizoj, kiu reflektas la multoblon de la lingvaj atribuoj kunfluintaj en Iliadon kaj en Odiseadon.

Iuj karakterizoj ne ĉeestaj en aliaj grekaj dialektoj:

  • Genitivo singolara de la dua deklinacio en –οιο = devenas el οσιο.
  • Infinitivo aktiva –μεν/-μεναι = sufikso kiu apartenas al la sentemaj verboj. En Homero ĝi estas aktiva.
  • -εσσι plurala dativo de ĉiuj deklinacioj. Temas pri artifika afiksafinaĵo prenita el la siblaj neŭtroj: γενος = γενεσι = γενεσσι. Tiu fenomeno nomiĝas “duobliĝo”.
  • Manko de aŭgmento: en Homero la aŭgmenta aldono estas fakultativa, ĉar la lingvo de Homero prezentas pli antikvan stadion, pli proksiman al la Hindeŭropa pralingvo.
  • La kunfandiĝoj preskaŭ tute mankas .
  • Ĝenerale, la alfa longa (ᾱ) de la ionia-atika (klasika greko) estas anstataŭata per eto (êta = η). Tiel, ἡμέρα / hêméra (tago) fariĝas ἡμέρη .

Krome la homera lingvo estas tavoliĝinta ĉar eblas agnoski vortojn de la greko arkaika kaj de la greko antikva. Plue aparta fenomeno kuŝas en la atikismoj kiuj, laŭ iuj spertuloj, montras la baniĝon de la homera teksto tra Ateno.

Alia parta tabelo de homeraj lingvaj apartaĵoj redakti

  • ἔσσι — εἶ
  • ἔσσεαι — ἔσει
  • ἔσσεται — ἔσται
  • ἔην / ἦεν — ἦν
  • ἔσαν — ἦσαν

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

P. Chantraine, Grammaire homérique, Klincksieck, coll. «Tradition de l'humanisme », tomes I (1958) et II (1953), nombreuses réimpr. ;

Eksteraj ligiloj redakti