Hontoba estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Hontoba
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19119
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Pedro David Pardo de la Riva
Demografio
Loĝantaro 431  (2023) [+]
Loĝdenso 9,99 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 27′ N, 3° 2′ U (mapo)40.455833333333-3.0411111111111Koordinatoj: 40° 27′ N, 3° 2′ U (mapo) [+]
Alto 730 m [+]
Areo 32,14 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Hontoba (Hispanio)
Hontoba (Hispanio)
DEC
Hontoba
Hontoba
Situo de Hontoba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hontoba [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 321 loĝantoj kaj la denseco estas de 9,99 loĝ/km².

Situo redakti

Hontoba situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 323 m super marnivelo. La geografiaj koordinatoj estas 40°27′21″N 3°02′28″Ok.

Hontoba troviĝas sur la fundo de profunda valo formata de la rojo de Sankta Sebastiano, unu el la alfluantoj de la rivero Tajuña, kaj ĉe la monteto sur kies pinto staras la antikva ermitejo de Nia Sinjorino de los Llanos (de la Ebenaĵoj), patronino de la vilaĝo.

Ĝia municipa teritorio limas kun tiuj de Aranzueque, Renera, Hueva, Escopete, Escariche kaj Loranca de Tajuña.

Historio redakti

Ĝi estis islama domaro, konkerita en 1124 de la reĝo Alfonso la 7-a. Lia nepo Alfonso la 8-a donis ĝin al la Ordeno de Kalatrava en kies senjorlando ĝi restis ĝis fino de la 15-a jarcento, kiam la Katolikaj Gereĝoj ekprenis por la Krono la etendajn teritoriojn de la Ordeno.

La preĝejo de Hontoba estas inter la plej antikvaj de La Alcarria kaj ĝia absido estas datebla de komenco de la 13-a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Hontoba, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Hontoba kie oni falis, sed poste, fine de la 20-a kaj komenco de la 21-a jarcentoj, pro proksimeco al la provinca ĉefurbo, ĝi iĝis iel dormurbo, kaj oni plialtiĝis el 142 en 1991 al la nunaj 321.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ redakti