La hopiohopjo, tagaloge hopiahopya (ĉina hokkiena: 好餅; Pe̍h-ōe-jī: hó-piáⁿ; signife: "bona farunaĵo"), estas ĉin-filipina deserto farĉita de mungofaba pasto, de ube-ignama pasto, aŭ de pecoj de bombona vintra melono. Ĝi estas populara en Indonezio kaj Filipinoj. Ĝi estis popularigita fare de elmigrintoj el Fuĝjano laŭlonge de la 20a jarcento aŭ ja probable pli frue. Ekzistas simila manĝaĵo en Japanio; ĝi nomiĝas manĵuo. En Japanio, estas ankaŭ moĉio, rizkuko, kiu eble havas enhavon kiel ruĝfaban paston. Ĝi nomiĝas daifuku japane. Kiel hopio, manĵuo kaj daifuku havas variajn enhavojn.

Vidu ankaŭ redakti