Horacio Manuel CARTES Jara (naskiĝis la 5-an de julio 1956 en Asunción) estas paragvaja tabako-magnato kaj konservatisma politikisto, la gvidanto de la Partido Colorado. Li komencis sian karieron politikan nur en 2009. Malgraŭ lia sensperteco, je la 21-a de aprilo 2013 li estis elektita kiel la nova Prezidanto de Paragvajo, kaj li oficos ekde la 15-a de aŭgusto 2013. Ĝis tiu tago la antaŭa prezidanto Federico Franco komisie plu plenumos la postenon.

Horacio Cartes
Persona informo
Horacio Cartes
Naskiĝo 5-a de julio 1956
en Asunción
Religio katolikismo vd
Loĝloko Paragvajo vd
Ŝtataneco Paragvajo vd
Partio Partido Colorado
Subskribo Horacio Cartes
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistoentreprenisto • sporta administristo vd
Antaŭulo Federico Franco
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Horacio Cartes studis kaj laboris en Usono. Post lia reveno al Paragvajo, li fondis la bankon Cambios Amambay, kiu iĝis Banco Amambay en 1992. En 1994 li aliĝis kiel asociito al Tabacalera del Este SA (produktanto de cigaredoj kun marko Palermo), kiu iĝis Tabacos del Paraguay SA en 1996. En 2001 li akiris la firmon Licorería Acosta, nun Bebidas del Paraguay, kiu produktas Pulpon kaj aliajn markojn de trinkaĵoj.

Cartes ankaŭ estas futbalo-administranto, la prezidanto de Club Libertad ekde 2001.