Horní Loděnice (ĝis la jaro 1950 nomata Německá Loděnice, germane Deutsch Lodenitz) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Olomouc. Ĝi situas en Nízký Jeseník sur ĉefa komunikilo de I/46 el Olomouc ĝis Opava, proksimume 5 km sudokcidente de Moravský Beroun kaj 7 km nordoriente de Šternberk kaj trafluas tra ĝi rojo Trusovický potok. La municipo konsistas el du katastraj teritorioj: Horní Loděnice kaj Nové Dvorce. Vivas ĉi tie 340 loĝantoj (2023).

Horní Loděnice
(Německá Loděnice)
germane Deutsch Lodenitz
municipo
Preĝejo kaj infanludejo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Horní Loděnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Šternberk
Historiaj regionoj Moravio, Imperia regiono Sudetio
Montaro Nízký Jeseník
Situo Horní Loděnice
 - alteco 543 m s. m.
 - koordinatoj 49° 46′ 16″ N 17° 22′ 38″ O / 49.77111 °N, 17.37722 °O / 49.77111; 17.37722 (mapo)
Areo 18,18 km² (1 818 ha)
Loĝantaro 340 (2023)
Denseco 18,7 loĝ./km²
Unua skribmencio 1296
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 783 05
NUTS 3 CZ071
NUTS 4 CZ0712
NUTS 5 CZ0712 569798
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horní Loděnice
Retpaĝo: www.hornilodenice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hraničné Petrovice, Šternberk, Moravský Beroun, Lipina kaj Dětřichov nad Bystřicí.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1296. Ĝi estiĝis pro loka minado de fererco kiel minista domaro sur dislimejo de senjorujoj burgo Šternberk kaj Monaĥejo Hradisko (proksime ankoraŭ troviĝis jam pereintaj domaroj Loděnička kaj Zezule). Sed jam ekde la jaro 1407 ĝi apartenis kelke da jarcentoj en senjorujon Šternberk, kun estiĝo de municipaj administradoj en la jaro 1850 ĝi fariĝis memstara municipo en politika kaj juĝeja distrikto Šternberk. Funkciis ĉi tie ekz. poŝto, laktovendejo, bakejo, brikfabriko, segejo aŭ tri muelejoj. Naciece temis pri fakte pure germana municipo, kiu post la jaro 1938 apartenis en fare de Germanio okupita Imperian regionon Sudetio. Post la Dua Mondmilito la devenaj loĝantoj estis ellandigitaj kaj la vilaĝo estis ĝisloĝigita el la ĉeĥa enlando. Tiam ankaŭ okazis alligo de municipo Nové Dvorce. En la jaroj 1979–1991 ĝi estis konsisto de urbo Šternberk.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869984
1880975
1890922
1900830
1910798
1921781
JaroLoĝantoj
1930778
1950305
1961376
1970386
1980309
1991302
JaroLoĝantoj
2001336
2011323
2014340
2016344
2017333
2018326
JaroLoĝantoj
2019343
2020333
2021300
2022344
2023340

Memorindaĵoj redakti

  • paroĥa preĝejo de sankta Isidoro el fino de la 18-a jarcento
  • monumento al viktimoj de militoj
  • kelke da limŝtonoj kaj krucoj

Personecoj redakti

Pluaj fotoj redakti