Horní Vítkov (germane Ober Wittig) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Chrastava en distrikto Liberec. Ĝi troviĝas proksimume 4,5 km norde de Chrastava. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 38 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 123 loĝantoj.

Horní Vítkov
germane Ober Wittig
vilaĝo
Horní Vítkov
Oficiala nomo: Horní Vítkov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Chrastava
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Jizera montaro
Domoj 38 2011
Situo Horní Vítkov
 - koordinatoj 50° 51′ 33″ N 14° 58′ 23″ O / 50.85917 °N, 14.97306 °O / 50.85917; 14.97306 (mapo)
Katastro 6,74 km² (674 ha) Horní Vítkov
Loĝantaro 123 (2021)
Denseco 18,25 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 463 31
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horní Vítkov
Portalo pri Ĉeĥio

Horní Vítkov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 6,74 km².

Historio redakti

Antaŭe Horní Vítkov estis memstara municipo, kie vivis pli ol 1200 loĝantoj grandparte de germana nacieco. Post la dua mondmilito plimulto de la loĝantoj estis devige ellandigita kaj en la municipon alloĝis ĉeĥoj el enlando. Sed multaj novaj alvenintoj nur forloĝigis la domojn kaj transloĝiĝis for. 110 kadukiĝantaj domoj devis iri teren, la municipo post la forŝovo stagnis kaj ĝi estis alligita al la najbara Chrastava. Hodiaŭ ĉi tie vivas proksimume nur dekono de la antaŭmilita nombro de loĝantoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869844
1880759
1890715
1900630
1910580
1921498
JaroLoĝantoj
1930486
1950197
1961181
1970184
1980112
1991104
JaroLoĝantoj
2001112
2011123
2021123

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de Ĉielvizito de Virgulino Maria
  • Curia Vitkov – replikaĵo de mezepoka magnata korto

Pluaj fotoj redakti