Houska
- Tiu ĉi artikolo temas pri vilaĝo. Pri burgo temas paĝo Houska (burgo).
- Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Housko.
Houska (germane Hauska) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Blatce. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km sudoriente de Blatce. Estas ĉi tie registritaj 47 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 50 loĝantoj. En la plej alta loko situas sur grejsa promontoro burgo Houska.
Houska | |
germane Hauska | |
vilaĝo | |
Dominaĵo de la vilaĝo estas la samnomata burgo
| |
Oficiala nomo: Houska | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Administra municipo | Blatce |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Doksa montetaro |
Memorindaĵo | Houska burgo |
Domoj | 47 2011 |
Situo | Houska |
- koordinatoj | 50° 29′ 26″ N 14° 37′ 52″ O / 50.49056 °N, 14.63111 °O (mapo) |
Katastro | 5,25 km² (525 ha) Houska |
Loĝantaro | 50 (2021) |
Denseco | 9,52 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1437 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 471 66 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Houska | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Houska estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 5,25 km². Ĝi estas konsisto de teritorio PPR Kokořínsko.
Historio redakti
Historio de la municipo ĝis la 20-a jarcento estas plene kunigita kun la burgo, kiu estis konstruita antaŭ la jaro 1300. Pluaj 150 jaroj estis ĉi tieaj proprumantoj Berkové z Dubé, de kiuj la burgon kun la ĉirkaŭaĵo aĉetis en la jaro 1432 Jan Smiřický. Post lia ekzekuto en la jaro 1453 la posedaĵo restis al lia familio ĝis la jaro 1502, kiam aĉetis ĝin Václav Hrzáň z Harasova. Harasidoj alikonstruis la burgon en kastelon, de ili ankaŭ kun la ĉirkaŭaĵo en la jaro 1615 aĉetis ĝin Václav Berka z Dubé. Post batalo sur Blanka monto en la jaro 1620 li devis fuĝi kaj la nova senjoro fariĝis Albrecht von Wallenstein. Post lia murdo la posedantoj ŝanĝiĝis, en la jaro 1699 la municipon kaj la kastelon aĉetis Kounicové.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 410 |
1880 | 383 |
1890 | 278 |
1900 | 237 |
1910 | 226 |
1921 | 230 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 192 |
1950 | 49 |
1961 | 66 |
1970 | 18 |
1980 | 17 |
1991 | 11 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 14 |
2011 | 31 |
2021 | 50 |
Pluaj fotoj redakti
-
Memorige protektita domo n-ro 14
-
Gastejo Pod Houskou
-
Tunelo de roka muelejo Palác ĉe Tubož
-
Kruco en roka niĉo
-
Dolní Houska