Huélaga
Huélaga estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Huélaga | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro ![]() | ||
Provinco | Cáceres (Kacereso) | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10849 [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Cándido Tobajas Cañada | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 201 (2008) | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 3′ N, 6° 37′ U (mapo)40.0570831-6.6150663Koordinatoj: 40° 3′ N, 6° 37′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 286 m [+] | ||
Areo | 11 km² (1 100 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La loĝantoj nomiĝas huelaganos. La censita populacio en 2008 estis de 201 loĝantoj.
SituoRedakti
Huélaga estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 286 m; je 85 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 145 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 11 km². Ĝi situas je la deklivoj de la Sierra de Gata, norde de la provinco de Cáceres (Hispanio). Estas inter riveroj kaj ties alfluantoj, kio konvertas ĝin en bela natura loko, kun teroj ege fruktodonaj ĉe la Valo de Coria.
Ĝia municipa territorio limas kun:
- Gata norde.
- Casas de Don Gómez sude.
- Calzadilla oriente.
- Moraleja okcidente.
EkonomioRedakti
Agrikulturo kaj brutobredado. La agrikulturo estas de irigacio pro la akvoj de la rivero Árrago kaj la proksima Akvorezervujo Borbollón; estas fruktarboj, legomoj, maizo, tabako kaj kotono.
DemografioRedakti
Demografia evoluo de Huélaga inter 1991 kaj 2007 | |||||
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | 2005 | 2007 |
181 |
213 | 202 | 192 | 191 | 194 |
VidindaĵojRedakti
Male al ĉiu vilaĝo en la regiono la preĝejo ne estas la ĉefa vidindaĵo, ĉar kvankam estis baroka templo de la 18a jarcento, ĝi estis detruata en la 1960-aj jaroj. Tamen estas blazona kaj balkona senjora domego ĉe la placo kaj samloke mezepoka kruco (ebla pilorio).