Gata (Cáceres)

Gata estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Gata
Calle de la Villa de Gata en Cáceres.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Komarko Maresme
Poŝtkodo 10860 [+]
Politiko
Urbestro José Antonio Montero Manzano
Demografio
Loĝantaro 1 702  (2008)
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 14′ N, 6° 36′ U (mapo)40.238888888889-6.5958333333333Koordinatoj: 40° 14′ N, 6° 36′ U (mapo) [+]
Alto 637 m [+]
Areo 94,18 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Gata

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Gata (Cáceres) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

La loĝantoj nomiĝas gateños. La censita populacio en 2008 estis de 1.702 loĝantoj.

SituoRedakti

Gata estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata al kiu donas nomon, je altitudo de 637 m. La surfaco de ties teritorio estas de 94,18 km². Ĝi estas en la suda deklivo de Jañonas 1367 msm, kronata de kverkoj, pinoj, kaŝtanarboj kaj ornamita de rokoj de granito, meze de mozaiko de olivarbaroj tra kie trapasas la pura rivero de la Rivera de Gata.

ToponimioRedakti

Ĝi estis nomata Catóbriga de la romianoj kaj Albaranes de araboj.

DemografioRedakti

Demografia evoluo de Gata (Cáceres) inter 2001 kaj 2006

2001 2002 2003 2004 2005 2006

1879 1846 1800 1796 1753 1729

HistorioRedakti

Ĝia historio estas markata de la luktoj de la Reconquista, la grava rolo de la Ordeno de Alcántara, de fortikaĵoj kiel tiu de Almenara, de juraj procezoj kontraŭ la Senjorlando de Santibáñez el Alto, ĝis kiam vilaĝiĝis libere en 1341. La Kastelo de Almenara estas atestilo de la epoko de luktoj: havis pentagonan turon kaj defendan ĉirkaŭmuron, hodiaŭ estas en ruinoj; ĝi estas proksime de la vilaĝo, sed iom for, kaj kompreneble sur monto.

Abraham Zakuto estis sefarda juda matematikisto, astronomo kaj historiisto. Post la morto de la episkopo de Salamanko, lia protektanto, Zakuto devis serĉi novan protektanton kaj translokiĝis en 1485[1] el Salamanko ĝis Gata, kie li venis al la servo de Juan de Zúñiga y Pimentel, lasta superulo de la Ordeno de Alkantaro, protektanto ankaŭ de Antonio de Nebrija. Li verkis tie inter aliaj, la verkon "Traktaĵo de la influoj de la ĉielo". Pro foresto de granda biblioteko, Zakuto devis verki parkere dum sia restado en Gata.[2]

Komence de la 19a jarcento la vilaĝo insurekciis kontraŭ la reĝimo napoleona.

EkonomioRedakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

NotojRedakti

  1. Martín Manuel, Marciano (2010). Abraham Zacuto, astrólogo de Don Juan de Zúñiga. Sevilla: Renacimiento. p. 67.
  2. Martín Manuel, Marciano (2010). Abraham Zacuto, astrólogo de Don Juan de Zúñiga. Sevilla: Renacimiento. p. 72.