Santibáñez el Alto

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Santibáñez el Alto estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Ĝi kreiĝis por defendaj celoj, do estas sur montopinto kaj de tie videblas belajn pejzaĝojn. La arkitekturo estas montara kun mallarĝaj stratetoj kaj akvo fluanta meze de la stratoj.

Santibáñez el Alto
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10859
Politiko
Urbestro Valentín Porras García
Demografio
Loĝantaro 446  (2008)
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 11′ N, 6° 33′ U (mapo)40.1856987-6.5474568Koordinatoj: 40° 11′ N, 6° 33′ U (mapo) [+]
Alto 650 m [+]
Areo 99,07 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Santibáñez el Alto (Ekstremaduro)
Santibáñez el Alto (Ekstremaduro)
DEC
Santibáñez el Alto
Santibáñez el Alto
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Santibáñez el Alto (Hispanio)
Santibáñez el Alto (Hispanio)
DEC
Santibáñez el Alto
Santibáñez el Alto
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santibáñez el Alto [+]
vdr

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas santibañejos. La censita populacio en 2008 estis de 446 loĝantoj.

Situo redakti

Santibáñez el Alto estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata, je altitudo de 650 m. La areo de ties teritorio estas de 99,07 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio redakti

Demografia evoluo de Santibáñez el Alto inter 2001 kaj 2006

2001 2002 2003 2004 2005 2006

558 537 518 501 485 480

Interesaĵoj redakti

  • Kastelo kaj domaro: antikve konata per la nomo de San Juan de Máscoras, Santibáñez el Alto konservas la plej grandan fortikaĵon de la sierra de Gata. La kastelo, kaj la tuta vilaĝo estas de islama deveno. En la kastelo oni rekonas tri etapojn: la praa korespondas al la 9-a jarcento kaj 10-a jarcento, ĉio nun preskaŭ en ruinoj, krom la turo kiu ankoraŭ staras. La kastelo videblas en la blazono de la vilaĝo.
  • Natura naĝejo: situa ĉe la ŝoseo al Montehermoso, en la suba parto de la municipa teritorio. Kun trinkejo kaj malvarma akvo.
  • Turo de la Almenara: iel la simbolo de la okcidento de la Sierra de Gata, ĉar videblas el la tuta komarko.